O texto da primeira lição com áudio frase a frase, exercícios interativos e as novas palavras com tradução.
Eŭropo estas kontinento. Afriko estas kontinento. Eŭropo kaj Afriko estas du (2) kontinentoj. Ankaŭ Ameriko estas kontinento. Eŭropo, Afriko kaj Ameriko estas tri (3) kontinentoj. Ankaŭ Azio kaj Oceanio estas kontinentoj. Ekzistas kvin (5) kontinentoj: Eŭropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Oceanio.
Nederlando estas lando. Ankaŭ Belgio estas lando. Nederlando, Belgio, Germanio kaj Danlando estas kvar (4) landoj en Eŭropo. Ankaŭ Italio, Francio, Pollando kaj Portugalio estas kvar landoj en Eŭropo.
Berlino estas urbo. Ankaŭ Parizo estas urbo. Berlino, Parizo, Kopenhago, Oslo, Stokholmo kaj Londono estas urboj en Eŭropo. Londono estas urbo en Anglio, Oslo estas urbo en Norvegio, kaj Stokholmo estas urbo en Svedio. Moskvo estas en Rusio.
Rusio estas granda lando, Danlando estas malgranda lando. Grandaj landoj estas ankaŭ Francio, Germanio kaj Anglio. Malgrandaj landoj estas ankaŭ Belgio, Nederlando kaj Irlando. En Islando estas la urbo Rejkjaviko. La urbo estas malgranda, kaj ankaŭ la lando estas malgranda.
La granda urbo en Germanio estas Berlino. La granda urbo en Anglio estas Londono. Londono estas la ĉefurbo de Anglio. Parizo estas la ĉefurbo de Francio. Ankaŭ Oslo estas ĉefurbo. Oslo estas la ĉefurbo de Norvegio.
— Kio estas Afriko?
— Afriko estas kontinento.
— Kio estas Oceanio?
— Oceanio estas kontinento.
— Kio estas Ameriko kaj Eŭropo?
— Ameriko kaj Eŭropo estas kontinentoj.
— Kio estas Belgio?
— Ĝi estas lando.
— Kio estas Francio?
— Ĝi estas lando.
— Kio estas Anglio?
— Ĝi estas lando.
— Kio estas Berlino?
— Ĝi estas urbo.
— Kio estas Madrido?
— Ĝi estas urbo.
— Kio estas Kopenhago kaj Oslo?
— Ili estas urboj.
— Kio estas Afriko kaj Azio?
— Ili estas kontinentoj.
— Kio estas Anglio kaj Belgio?
— Ili estas landoj.
— Kie estas Oslo?
— Oslo estas en Norvegio.
— Kie estas Romo?
— Ĝi estas en Italio.
— Kie estas Helsinko?
— Ĝi estas en Finnlando.
— Kie estas Stokholmo kaj Malmo?
— Ili estas en Svedio.
— Kie estas Milano kaj Verono?
— Ili estas en Italio.
— Kie estas la urbo San Francisko?
— Ĝi estas en Ameriko, en Norda Ameriko.
— Kie estas la urboj Tokio kaj Hiroŝimo?
— Ili estas en Japanio.
— Kie estas la lando Japanio?
— Ĝi estas en Azio.
— Kie estas la landoj Argentino kaj Brazilo?
— Ili estas en Ameriko, en Suda Ameriko.
Italio estas en Suda Eŭropo, kaj Norvegio estas en Norda Eŭropo. Hungario estas en orienta Eŭropo, kaj Hispanio estas en okcidenta Eŭropo. La urboj Madrido kaj Lisbono estas en okcidenta Eŭropo. La urbo Budapesto estas en orienta Eŭropo. Budapesto estas la ĉefurbo de Hungario.
Inter Ameriko kaj Eŭropo estas maro, granda maro. Granda maro estas oceano. La nomo de la oceano estas Atlantiko. Inter Afriko kaj Eŭropo estas alia maro. La nomo de la maro estas Mediteraneo. La nomo de la maro inter Finnlando, Svedio kaj Germanio estas Baltika Maro.
En Baltika Maro estas granda insulo. La nomo de la insulo estas Gotlando. La nomo de alia insulo en Baltika Maro estas Bornholm. Ĝi estas dana, Gotlando estas sveda. Korsiko estas franca, Sardinio estas itala. Korsiko kaj Sardinio estas insuloj ĉe Italio en Mediteraneo. La granda insulo ĉe Anglio estas Irlando. Madagaskaro estas la granda insulo ĉe Afriko.
Ĉe Norvegio estas multaj insuloj, grandaj kaj malgrandaj. Ankaŭ inter Svedio kaj Finnlando estas multaj insuloj.
En Finnlando estas multaj lagoj. Ankaŭ en Svedio estas multaj lagoj. La grandaj svedaj lagoj estas Vanern kaj Malaren. Multaj aliaj lagoj estas malgrandaj.
Ankaŭ en Svisio estas multaj lagoj. La naturo de Svisio estas bela. Bela estas ankaŭ la naturo de Italio, la naturo de Francio kaj la naturo de multaj aliaj landoj en Eŭropo kaj en aliaj kontinentoj. Ankaŭ multaj urboj estas belaj, ekzemple: Stokholmo, Amsterdamo, Nico kaj Venecio.
— Kio estas inter Eŭropo kaj Afriko?
— Inter la kontinentoj Eŭropo kaj Afriko estas maro.
— Kiu estas la nomo de la maro?
— La nomo de la maro estas Mediteraneo.
— Kiu estas la nomo de la granda insulo en Baltika Maro?
— La nomo de la granda insulo en Baltika Maro estas Gotlando.
— Kiu estas la nomo de la alia insulo en Baltika Maro?
— La nomo de la alia insulo en Baltika Maro estas Bornholm.
— Kie estas Sardinio?
— Ĝi estas en Mediteraneo.
— Kiu estas la nomo de la granda insulo ĉe Sardinio?
— La nomo de la granda insulo ĉe Sardinio estas Korsiko.
— Kie en Eŭropo estas multaj lagoj?
— En Finnlando, en Svedio, en Svisio kaj en Norda Italio estas multaj lagoj.
— Kiu estas la nomo de la ĉefurbo de Svisio?
— La nomo de la ĉefurbo de Svisio estas Berno.
— Kie en Eŭropo estas la naturo bela?
— La naturo estas bela en Svisio, Italio, Aŭstrio, Germanio, Hungario kaj… kaj… kaj en multaj, multaj aliaj landoj de Eŭropo.
Ankaŭ en aliaj kontinentoj la naturo estas bela.
— Kiu estas la nomo de la ĉefurbo de Danlando?
— La nomo de la ĉefurbo de Danlando estas Kopenhago.
Ĝi estas granda urbo.
Kaj ĝi estas bela urbo.
En ĝi loĝas la familio Hansen.
Responda por escrito, toque em ✔ Kontroli para verificar — e em 👁 para ver uma resposta modelo.
Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.
Eŭropo estas ______.
Afriko ________ kontinento.
Eŭropo ______ Afriko estas du (2) kontinentoj.
_______ Ameriko estas kontinento.
Ankaŭ Italujo estas ________ en Eŭropo.
Londono estas urbo ____ Anglujo.
Berlino, Parizo kaj Oslo estas ________ en Eŭropo.
Ameriko estas ______.
Eŭropo, Afriko kaj Ameriko estas tri (3) ______.
Nederlando estas ______.
Italujo kaj Francujo estas du (2) ______.
Berlino estas ______.
Stokholmo, Parizo, Berlino kaj Londono estas kvar (4) ______.
Originala titolo: A bênção, João de Deus · Verkis: Nelson Biasoli · Versio: Vitor Mendes