A família Hansen, a pergunta com ĉu e as cores — texto com áudio frase a frase, exercícios interativos e vocabulário.
Sinjoro Hansen estas viro. Sinjorino Hansen estas virino. Karlo estas knabo. Vera estas knabino. Ankaŭ Lisa estas knabino. Vera estas granda knabino, sed Lisa estas malgranda knabino. Karlo ne estas malgranda knabo, sed granda knabo. En la familio estas ankaŭ hundo kaj kato. La nomo de la hundo estas Pluto, kaj la nomo de la kato estas Mimi. Mimi estas la kato de Vera, sed Pluto estas la hundo de Karlo.
— Kio estas Karlo?
— Karlo estas knabo.
— Kio estas Vera?
— Vera estas knabino.
— Kio estas Lisa?
— Ŝi estas knabino.
— Kio estas sinjoro Hansen?
— Li estas viro.
— Kio estas sinjorino Hansen?
— Ŝi estas virino.
— Kio estas Pluto?
— Ĝi estas hundo.
— Kio estas Mimi?
— Ĝi estas kato.
— Kiu estas viro?
— Sinjoro Hansen estas viro.
— Kiu estas virino?
— Sinjorino Hansen estas virino.
— Kiu estas knabo?
— Karlo estas knabo.
— Kiu estas granda knabino?
— Vera estas granda knabino.
— Ĉu Lisa estas granda knabino?
— Ne!
— Ĉu Lisa estas granda knabo?
— Ne!
— Ĉu Lisa estas malgranda knabo?
— Ne, ŝi ne estas malgranda knabo, sed malgranda knabino.
— Ĉu Vera estas granda knabino?
— Jes, ŝi estas granda knabino.
— Ĉu S-ino Hansen estas kato?
— Ne, ŝi ne estas kato, sed virino.
— Ĉu Pluto estas kato?
— Ne, ĝi ne estas kato, sed hundo.
— Ĉu Mimi estas kato?
— Jes, Mimi estas kato.
— Ĉu S-ro Hansen estas virino?
— Ne, li ne estas virino, sed granda viro.
— Kiu estas la nomo de la viro?
— Ĝi estas S-ro Hansen.
— Kiu estas la nomo de la virino?
— Ĝi estas S-ino Hansen.
— Kiu estas la nomo de la hundo?
— Ĝi estas Pluto.
— Kiu estas la nomo de la kato?
— Ĝi estas Mimi.
— Kiu estas la nomo de la malgranda knabino?
— Ĝi estas Lisa.
Lisa estas malgranda kaj bela knabino. Ankaŭ Vera estas bela knabino. Ili estas du belaj knabinoj. Pluto estas bela hundo. Mimi estas bela kato. Pluto kaj Mimi estas du belaj bestoj. Pluto estas blanka, sed Mimi estas nigra. La koloro de Pluto estas blanka. La koloro de Mimi estas nigra. Karlo estas granda kaj forta knabo.
— Kia estas Pluto?
— Ĝi estas blanka.
— Kia estas Mimi?
— Ĝi estas nigra.
— Kia estas Vera?
— Ŝi estas granda kaj bela.
— Kia estas Karlo?
— Li estas granda kaj forta.
— Kia estas Danlando?
— Ĝi estas malgranda.
— Kia estas Kopenhago?
— Ĝi estas granda.
— Kia estas Londono?
— Ĝi estas granda, tre granda.
— Ĉu ankaŭ Berlino estas tre granda urbo?
— Jes, ĝi estas tre, tre granda.
Konversacio inter Vera kaj Lisa
— Kie loĝas la familio Hansen?
— Ĝi loĝas en Kopenhago.
— Ĉu Kopenhago estas elefanto?
— Ne, ĝi ne estas elefanto, sed urbo, la ĉefurbo de Danlando.
— Ĉu Pluto estas besto?
— Jes, ĝi estas besto.
— Ĉu ankaŭ Karlo estas besto?
— Ne, li ne estas besto, sed homo.
— Ĉu li estas granda kaj forta?
— Jes, li estas tre granda kaj tre forta.
— Kia estas la koloro de Pluto?
— Ĝi estas blanka.
— Ĉu ankaŭ Mimi estas blanka?
— Ne, ĝi ne estas blanka, sed nigra.
— Ĉu ankaŭ tomato estas nigra?
— Ne, ĝi ne estas nigra, sed ruĝa.
— Ĉu ankaŭ citrono estas ruĝa?
— Ne, ĝi ne estas ruĝa, sed flava.
— Kia estas la koloro de la kafo?
— Ĝi estas bruna, sed la tre forta kafo estas nigra.
— Kia estas la ĉokolado?
— Ĝi estas bruna.
— Lisa, kio estas ruĝa?
— La tomato estas ruĝa.
— Kio estas flava?
— La citrono estas flava. Ankaŭ la banano estas flava.
— Kio estas nigra?
— La forta kafo estas nigra. Sed la ordinara kafo estas bruna. Ankaŭ Mimi estas nigra.
— Kio estas bruna?
— La ĉokolado estas bruna. Ankaŭ la cigaro estas bruna. Sed la forta cigaro estas nigra.
— Kia estas la cigaredo?
— Ĝi estas blanka kaj bruna. Blanka estas la papero ĉirkaŭ la bruna tabako.
— Kio estas ĉirkaŭ cigaro?
— Ĉirkaŭ ĝi estas tabako, kaj ankaŭ en ĝi estas tabako.
— Kio estas blanka?
— Pluto estas blanka, kaj ankaŭ la papero de la cigaredo estas blanka.
— Kia estas la maro ĉirkaŭ la insulo Capri?
— ???
— Ĝi estas blua. Kaj kia estas la koloro de la verda salato?
— Ha, ha, ĝi estas verda. Ankaŭ la Esperanto-stelo estas verda.
Blua estas la koloro de la maro.
— Kia estas la koloro de la elefanto?
— Ĝi estas griza. Ankaŭ multaj katoj estas grizaj.
— Kio estas Pluto kaj Mimi?
— Ili estas bestoj.
— Kio estas tomato kaj banano?
— Ili estas fruktoj.
— Kio estas citrono?
— Ĝi estas frukto.
— Ĉu ankaŭ Karlo estas frukto?
— Ne, li estas homo.
— Ĉu “Heroldo” estas homo?
— Ne, ĝi estas gazeto. Ĝi ne estas ordinara gazeto, sed Esperanto-gazeto.
Responda por escrito, toque em ✔ Kontroli para verificar — e em 👁 para ver uma resposta modelo.
Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.
Karlo estas ______.
Sinjorino Hansen estas ______.
Vera kaj Lisa estas du ______.
Pluto estas ______.
Pluto kaj Mimi estas du ______.
Mimi estas ______.
La tomato estas ______.
La citrono kaj la banano estas ______.
La elefanto estas ______.
La Esperanto-stelo estas ______.
“Heroldo” estas ______.
Karlo estas granda kaj ______.
Originala titolo: Frère Jacques · Tradicia, franca