📗

Leciono 4 — kvar

Os pronomes e possessivos (mi/mia, vi/via, li/lia…), o jogo de telefone e o jardim dos Hansen.

⏳ Áudio ainda não gravado — toque em outra frase ou volte em breve.

📖 La teksto O texto — toque em qualquer frase para ouvir

Ouça a lição inteira, frase a frase, ou toque numa frase específica.
Paĝo 14 · dek kvar

Karlo kaj Lisa sidas kaj ludas. Ili ne ludas per la pupo de Lisa, ankaŭ ne “indianojn”, sed “telefonon”. Karlo ne havas telefonon. Nur Lisa havas, sed ĝi estas la telefono de la pupo.

mi — mia · vi — via · li — lia · ŝi — ŝia · ĝi — ĝia · ni — nia · ili — ilia|vi + mi = ni|ni ambaŭ = ni du|ĉiam = konstante|per = por meio de
Paĝo 15 · dek kvin

Lisa havas liton. Ĝi estas malgranda, tre malgranda. Ŝi sidas en la malgranda lito kaj ludas per Nini, la pupo. Ŝi ludas, ke Nini estas la infano, kaj ke ŝi estas la patrino. Ŝi diras:

ja = fakte!|nun = en la momento|tre = multe|ŝi ludas per pupo · ŝi ludas kun Vera
Paĝo 16 · dek ses

La kato diras “miaŭ”. La hundo diras “vaŭ”. Mia pupo ne diras “miaŭ”. Ĝi ankaŭ ne diras “vaŭ”. Mi sidas en mia lito kaj diras multajn vortojn. Karlo diras, ke miaj vortoj ne estas interesaj. Vera diras, ke mi havas grandan fantazion. Karlo diras ankaŭ, ke li havas multajn kamaradojn. Li ludas “indianojn” kun la kamaradoj, sed mi ne ludas kun liaj kamaradoj. Karlo kaj Vera ne ofte ludas kun mi. Ili ludas kun grandaj knaboj kaj grandaj knabinoj. Ne ofte la knabinoj ludas kun Karlo kaj liaj kamaradoj.

S-ino Hansen estas la edzino de S-ro Hansen, kaj li estas ŝia edzo. Ili estas geedzoj. Ili havas domon. Ĝi ne estas granda, sed nur malgranda. Ĝi ne estas en la centro de la urbo, sed en la periferio. La adreso de la familio Hansen estas Zamenhof-strato 3, Kopenhago, Danlando. La domo estas bela kaj moderna. Ĉirkaŭ la domo ne estas parko, sed ĝardeno, bela ĝardeno. En la ĝardeno kreskas multaj rozoj kaj aliaj floroj. Rozoj estas tre belaj floroj. En la ĝardeno kreskas ankaŭ multaj arboj kaj arbustoj. Multaj arboj portas fruktojn. Ili estas fruktarboj. Ok (8) portas pomojn, du portas pirojn. En la ĝardeno de Ges-roj Hansen estas dudek (20) arboj. Nur dek (10) el ili portas fruktojn. La aliaj ne estas fruktarboj. Ok el dek fruktarboj estas pomarboj, kaj du el dek fruktarboj estas pirarboj. La fruktoj de la arbustoj estas beroj. Bero estas malgranda frukto. Pomo estas granda frukto. Kelkaj beroj estas ruĝaj, aliaj estas nigraj. Arboj kaj arbustoj havas branĉojn. La branĉoj de la arboj estas grandaj, sed la branĉoj de la arbustoj estas malgrandaj. La branĉoj portas foliojn. Kelkaj branĉoj portas multajn, aliaj portas nur malmultajn foliojn.

ŝia pupo — ŝiaj pupoj|Ĉirkaŭ la domo estas bela ĝardeno|En la ĝardeno kreskas arboj kaj arbustoj|Kelkaj beroj estas ruĝaj, aliaj estas nigraj
Paĝo 17 · dek sep
La koloro DE la katoj · Kiom DA katoj?|ordinaraeksterordinara
Paĝo 18 · dek ok

✍️ Ekzercoj Exercícios — preencha e confira; toque para ouvir

a) Pri la teksto

  1. Vera ludas pianon kaj Lisa ludas per .
  2. La humoro de la infanoj estas .
  3. En la ĝardeno rozoj kaj arboj.
  4. Ok arboj pomojn. Du portas pirojn.
  5. Ĉirkaŭ la domo estas .
  6. Kelkaj beroj estas ruĝaj, estas nigraj.
  7. branĉoj portas multajn, aliaj portas nur malmultajn foliojn.
  8. Lisa ludas, ŝi estas la patrino de la pupo.
  9. Ŝi diras, Vera havas kvar pupojn.
  10. La kato “miaŭ”.

b) Mia, lia, ŝia, via, ilia, ĝia, nia

  1. Mi havas domon; ĝi estas domo.
  2. Li havas edzinon; ŝi estas ne mia, sed edzino.
  3. Ŝi havas edzon; li estas edzo.
  4. Ges-roj Hansen havas ĝardenon; ĝi estas ĝardeno.
  5. Pluto estas la hundo de Karlo; koloro estas blanka.
  6. Karlo, ĉu apetito estas bona? — Jes, apetito estas bona.
  7. Karlo kaj Vera, ĉu gepatroj havas ĉokoladon? — Jes, gepatroj havas ĉokoladon.

c) Kie, kio, kia, kiom

  1. loĝas la familio Hansen? — Ĝi loĝas en Zamenhof-strato, 3.
  2. sidas Lisa kaj ludas per sia pupo? — Ŝi sidas en la lito.
  3. kreskas en la ĝardeno de ges-roj Hansen? — Arboj, arbustoj kaj floroj.
  4. estas la nomo de la pupo? — Ĝia nomo estas Nini.
  5. estas la domo de ges-roj Hansen? — Ĝi estas malgranda kaj moderna.
  6. estas la apetito de Karlo? — Ĝi estas granda kaj bona.
  7. da fratinoj havas Karlo? — Li havas du fratinojn.
  8. da arboj kreskas en la ĝardeno? — Dudek.
  9. da edzinoj havas s-ro Hansen? — Li havas nur unu.

ĉ) Respondu!

Perguntas pessoais e de conhecimento — o 👁 traz uma sugestão.

  1. Kie vi loĝas?
    👁Ekz.: Mi loĝas en (sua cidade).
  2. Kiu estas la nomo de via lando?
    👁Brazilo (la nomo de mia lando estas Brazilo).
  3. Kiom da personoj estas en la familio Hansen?
    👁Kvin (5).
  4. Kiom da bestoj estas en la familio?
    👁Du (2).
  5. Ĉu vi scias, ke Amsterdamo estas urbo?
    👁Jes / Ne.
  6. Ĉu vi scias, kie ĝi estas?
    👁Jes, ĝi estas en Nederlando.
  7. Ĉu vi scias la nomon de unu el la grandaj insuloj ĉe Italujo?
    👁Sicilio / Sardinio / Korsiko.
  8. Ĉu vi scias, kiu estas la edzino de s-ro Hansen?
    👁S-ino Eva Hansen.
  9. Ĉu vi scias, kiom da infanoj ili havas?
    👁Tri (3).
  10. Ĉu vi scias, kiu el la infanoj havas bonan fantazion?
    👁Lisa.

d) Elektu la ĝustan vorton

Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.

  1. Mi havas pupon; ĝi estas ______ pupo.

  2. Karlo havas hundon; ĝi estas ______ hundo.

  3. Vera havas katon; ĝi estas ______ kato.

  4. Pluto estas la hundo de Karlo; ______ koloro estas blanka.

  5. Karlo kaj Vera: ______ gepatroj estas ges-roj Hansen.

  6. Ni havas domon; ĝi estas ______ domo.

  7. La kato ______ “miaŭ”.

  8. Multaj arboj portas fruktojn. Ili estas ______.

  9. Ok arboj portas pomojn — ili estas ______.

  10. Bero estas ______ frukto.

📚 Novaj vortoj As novas palavras — toque na palavra em Esperanto para ouvir

adreso
endereço
apetito
apetite
arbo
árvore
arbusto
arbusto
bero
baga
bona
bom, boa
branĉo
galho
centro
centro
ĉiam
sempre
domo
casa
edzino
esposa
edzo
esposo
el
de, dentre
fantazio
fantasia, imaginação
floro
flor
folio
folha
ĝardeno
jardim
ĝi / ĝia
ele/dele (neutro)
humoro
humor
ili / ilia
eles/deles
interesa
interessante
ja
de fato
kamarado
companheiro
kelkaj
alguns
konstante
constantemente
kreski
crescer
kun
com
li / lia
ele/dele
lito
cama, leito
ludi
brincar, jogar, tocar
malsata
faminto
mi / mia
eu/meu
moderna
moderno
ni / nia
nós/nosso
nun
agora
ofte
frequentemente
parko
parque
per
por meio de
periferio
periferia
persono
pessoa
piano
piano
piro
pera
pomo
maçã
porti
carregar, levar
rozo
rosa (a flor)
scii
saber
ŝi / ŝia
ela/dela
strato
rua
telefono
telefone
vi / via
você/seu
← Leciono 3 Leciono 5 →

🎵 Kanto de la leciono A canção desta lição

Movu kaj dancu

Originala titolo: Pezinho · Tradicia, rikoltita de Paixão Côrtes