📗

Leciono 5 — kvin

Os parentes: kuzo, onklo, avo, bo-… o acusativo dos pronomes (min, vin, lin) e kial/ĉar.

⏳ Áudio ainda não gravado — toque em outra frase ou volte em breve.

📖 La teksto O texto — toque em qualquer frase para ouvir

Ouça a lição inteira, frase a frase, ou toque numa frase específica.
Paĝo 19 · dek naŭ

S-ino Hansen havas fraton. La nomo de la frato estas Jansson, Tom Jansson. Li havas edzinon kaj du infanojn. La nomo de la infanoj estas Petro kaj Pia. Petro estas knabo, Pia estas knabino.

La familio Jansson loĝas en Malmo. Malmo estas urbo en Svedujo. La distanco inter Kopenhago kaj Malmo ne estas granda, sed malgranda. Inter ili estas maro. La nomo de la maro estas Oresund.

La familio Jansson ofte vizitas Kopenhagon, kaj ĝi vizitas ankaŭ la familion Hansen. Ili estas parencoj: S-ro Jansson estas la frato de S-ino Hansen. S-ino Hansen estas la bofratino de S-ino Jansson, kaj S-ro Hansen estas la bofrato de S-ro Jansson. La patrino de S-ino Hansen estas la bopatrino de S-ro Hansen. Ŝi estas ankaŭ la bopatrino de S-ino Jansson. La patro de S-ino Hansen estas la bopatro de S-ro Hansen kaj de S-ino Jansson. La nomo de la bopatro estas ankaŭ Jansson, Ture Jansson. Li estas la avo de Karlo, Vera kaj Lisa. Li estas ankaŭ la avo de Petro kaj Pia.

frato — bofrato · fratino — bofratino · patro — bopatro · patrino — bopatrino · filo — bofilo · filino — bofilino
Paĝo 20 · dudek

La bopatrino de S-ro Hansen estas la avino de la kvin infanoj. La geavoj havas nur unu filon kaj unu filinon. La filo estas S-ro Jansson, kaj la filino estas S-ino Hansen. S-ro Hansen estas ilia bofilo kaj S-ino Jansson estas ilia bofilino. S-ro Jansson estas la onklo de Karlo, Vera kaj Lisa. S-ino Jansson estas ilia onklino. Petro estas la kuzo de Karlo, Vera kaj Lisa; kaj Pia estas ilia kuzino.

Karlo vizitas la familion Jansson en Malmo. Ĝi havas grandan modernan domon kun bela ĝardeno. Karlo kaj liaj gekuzoj ludas en ĝi. Ankaŭ unu el la kamaradoj de Petro estas en la ĝardeno. Lia nomo estas Helge. Li vizitas Petron kaj Pian, sed li ankoraŭ ne konas Karlon. Nun li scias, ke la familio Jansson havas parencojn en Kopenhago. Li diras al Pia:

vi + n = vin · mi + n = min · ni + n = nin · ĝi + n = ĝin · li + n = lin · ili + n = ilin|avo + avino = geavoj · onklo + onklino = geonkloj · kuzo + kuzino = gekuzoj
Paĝo 21 · dudek unu

Nun ankaŭ Karlo kaj Petro estas ĉe Pia. Petro diras al Karlo:

Petro prezentas Helge al Karlo. Pia diras al Karlo, ke Helge estas ankaŭ ŝia bona kamarado.

Helge, Pia kaj Petro estas Malmo-anoj. Karlo estas Kopenhag-ano. Karlo estas dano, ĉar li loĝas en Danlando. Helge, Pia kaj Petro estas svedoj.

Helge diras, ke kelkaj el liaj parencoj estas norvegoj, kaj ke aliaj estas amerikanoj. Unu el liaj kamaradoj estas germano, sed li nun loĝas en Svedujo. Li ludas pianon. Li havas grandan talenton.

Malmö-ano · Kopenhag-ano · Amerik-ano · Brazil-ano|Mi amas lin|Helge demandas: … Karlo respondas: …
Paĝo 22 · dudek du

Ŝi demandas lin, kial li ne havas radio-aparaton. Helge respondas: “Miaj gepatroj havas aparaton, sed mi havas gramofonon, malgrandan fraton, bonan liton, bonan humoron kaj — grandan apetiton.” Pia diras: “Ankaŭ mi. Mi estas nun malsata kiel hundo!” Petro respondas, ke li estas malsata kiel elefanto. Kaj li invitas ilin al la domo, kie estas limonado kaj kukoj.

Ankaŭ en la domo ili diskutas. Unu demandas kaj la aliaj respondas. Karlo diras:

S-ro Jansson invitas la kvar geknabojn al kinejo, kie ili rigardas interesan filmon kaj aŭskultas bonan muzikon. La nomo de la filmo estas “Mia hundo kaj mi en Gronlando”. Kun granda intereso ili rigardas la belan naturon de Gronlando, kaj ili aŭskultas kun granda intereso la vortojn. La homoj en Gronlando estas eskimoj aŭ Gronland-anoj. Ili havas multajn hundojn. La aŭtomobilo de s-ro Jansson portas Karlon al la ŝipo Malmo—Kopenhago.

***

En Zamenhof-strato 3, Lisa demandas la grandan fraton:

Demandaj vortoj: kiu · kio · kie · kia · kies · kiom · kial · ĉu|kinejo = film-teatro
Paĝo 23 · dudek tri
parto|kontinento = mondparto, parto de la mondo

✍️ Ekzercoj Exercícios — preencha e confira; toque para ouvir

a) Pri la teksto

  1. La distanco inter Kopenhago kaj Malmo ne estas granda, sed .
  2. En Malmo Karlo vizitas la gekuzojn kaj .
  3. Lisa : “Kie estas Gronlando?” kaj Karlo : “En la norda parto de la mondo.”
  4. Ture Jansson estas la de Karlo.
  5. En la kinejo ili filmon kaj aŭskultas muzikon.
  6. Ĉu vi la nomon de la filmo?
  7. Lisa estas la de Petro.
  8. La familio Hansen kaj la familio Jansson estas .

b) Ki… — kiu? kio? kie? kia? kies? kiom? kial?

  1. Ki estas la distanco inter Malmo kaj Kopenhago? — Ĝi ne estas granda.
  2. Ki estas la nomo de la maro? — Ĝi estas Oresund.
  3. Ki da kuzinoj havas Petro? — Li havas du kuzinojn.
  4. Ki loĝas la geavoj de Petro? — Ili loĝas en Norda Svedujo.
  5. Ki aŭtomobilo portas Karlon al la ŝipo? — La aŭtomobilo de lia onklo portas lin al la ŝipo.
  6. Ki la geknaboj rigardas filmon kaj aŭskultas muzikon? — En unu el la kinejoj de Malmo.
  7. Ki amas la onklon en Kopenhago? — Pia amas lin.
  8. Ki li ne ludas pianon? — Ĉar li ne havas talenton.
  9. Ki Tivoli estas interesa parko? — Ĉar ĝi havas pantomimo-teatron, karuselojn kaj bonan muzikon.

ĉ) La finaĵo —N!

Objeto leva -n: konas min, amas lin.

  1. Vi konas min. Mi konas vi. Li konas ŝi. Ŝi amas li. Ŝi amas mi. Vi amas ŝi. Ili amas ni. Ĝi portas ili. Ili portas ĝi. Li portas ni.

d) Ni demandas kaj vi respondas!

Responda por escrito e toque em 👁 para ver uma resposta modelo.

  1. Kie loĝas la parencoj de ges-roj Hansen?
    👁En Malmo.
  2. Kio estas inter Malmo kaj Kopenhago?
    👁Inter ili estas maro.
  3. Kia estas la distanco?
    👁Ĝi ne estas granda.
  4. Kiu estas la nomo de la kuzo de Karlo?
    👁Lia nomo estas Petro.
  5. Kiu estas la kamarado de Helge?
    👁Li estas Petro.
  6. Kies humoro estas ĉiam bona?
    👁La humoro de Helge.
  7. Kies apetito estas ĉiam granda?
    👁La apetito de Petro.
  8. Kiu estas malsata kiel elefanto?
    👁Petro.
  9. Kial Pia ne havas katon?
    👁Ĉar ŝia patrino diras, ke ŝi mem estas kato.
  10. Kial ŝi ne ludas pianon?
    👁Ĉar ŝia piano-muziko estas tre malbona.
  11. Kie loĝas eskimoj?
    👁En Gronlando.
  12. Ĉu vi ofte vizitas kinejon?
    👁Jes / Ne.
  13. Ĉu vi ofte vizitas viajn parencojn?
    👁Jes / Ne.
  14. Ĉu vi havas parencojn en Eŭropo?
    👁Jes / Ne.

e) Elektu la ĝustan vorton

Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.

  1. Petro estas la ______ de Karlo.

  2. Pia estas la ______ de Karlo.

  3. S-ro Jansson estas la ______ de Karlo.

  4. Ture Jansson estas la ______ de Karlo.

  5. S-ro Hansen estas la ______ de S-ro Jansson.

  6. Ili konas ______ (mi).

  7. Ni amas ______ (li).

  8. “Kial vi ne ludas?” — “____ mi ne havas talenton.”

  9. Helge, Pia kaj Petro estas ______.

  10. Gronlando estas parto de ______.

📚 Novaj vortoj As novas palavras — toque na palavra em Esperanto para ouvir

al
a, para, em direção a
ami
amar
ou
aŭskulti
escutar
aŭtomobilo
automóvel
avo
avô
bofilo
genro
bofrato
cunhado
bopatro
sogro
ĉar
porque
dano
um dinamarquês
demandi
perguntar
diskuti
discutir, conversar
distanco
distância
filmo
filme
germano
um alemão
gramofono
toca-disco
Gronlando
Groenlândia
inviti
convidar
karuselo
carrossel
kial — ĉar
por que? / porque
kiel
como, de que maneira?
kinejo
cinema
koni
conhecer
kuko
bolo
kuzino
prima
kuzo
primo
limonado
limonada
mondo
mundo
muziko
música
norvego
um norueguês
onklino
tia
onklo
tio
pantomimo
pantomima
parto
uma parte
prezenti
apresentar
respondi
responder
rigardi
olhar, dirigir o olhar
rozo
rosa (a flor)
scii
saber
speciale
especialmente
strato
rua
svedo
um sueco
ŝi / ŝia
ela/dela
ŝipo
navio
talento
talento
teatro
teatro
telefono
telefone
vi / via
você/seu
viziti
visitar
← Leciono 4 Leciono 6 →

🎵 Kanto de la leciono A canção desta lição

Printempo

Originala titolo: Gentil primavera · Tradicia infankanto