O jogo Divenu! (adivinhações da cegonha e da cereja), o pronome relativo kiu/kiun/kiuj e os materiais (ligno, metalo, plastiko).
Du semajnoj pasas. La homoj iras, ankaŭ la bestoj, sed la tempo ne iras; ĝi pasas. Du semajnoj pasas. Denove estas dimanĉo. Denove la geknaboj estas en la ĝardeno malantaŭ la domo. Ili ne iras, ankaŭ ne staras, sed sidas. Karlo sidas hodiaŭ sur la seĝo, kaj ambaŭ knabinoj sidas sur la benko. Karlo legas. Hodiaŭ li legas romanon pri eskimoj en plej norda Gronlando. Ĝi estas tre interesa. Li diras nur tre malmultajn vortojn al ambaŭ fratinoj. Vera kaj Lisa parolas. Ili parolas pri la kato. Ĝi sidas sur la benko, inter ili. Sur la tablo kuŝas kelkaj objektoj: libro, malgranda kesto kaj tre malgranda aŭtomobilo. La libro estas objekto, la kesto estas objekto, kaj ankaŭ la tre malgranda aŭtomobilo estas objekto. Do, tri objektoj kuŝas sur la tablo. Per ili ludas la geknaboj. Ili estas iliaj ludiloj. Ankaŭ la pupoj de Lisa kaj Vera estas ludiloj. Aŭtomobilo estas veturilo, ĉar per ĝi oni veturas. Kaj per montrilo oni montras.
Sur la tablo kuŝas tri objektoj. La objekto, kiu estas bruna, estas la libro. La objekto, kiu estas ruĝa, estas la malgranda kesto. En ĝi kuŝas la pupo de Lisa. La objekto, kiu estas blua, estas la malgranda aŭtomobilo el plasto. Ĝi estas unu el la ludiloj de Lisa. Karlo ne ludas per ĝi, ĉar Paŭlo havas pli grandan, kiu ne estas el plastiko, ankaŭ ne el metalo, sed el ligno. Ni scias, ke ligno estas la materialo el arboj. La benko, la seĝo kaj la tablo en la ĝardeno de ges-roj Hansen estas el ligno. La objekto, kiu estas en lia mano, estas pilko. La pilko, kiun li havas en la mano, estas flava. Vera manĝas. La frukto, kiun ŝi manĝas, estas pomo. Lisa desegnas. Ŝi desegnas virinojn. La virinoj, kiujn ŝi desegnas, ne estas modernaj kaj elegantaj, sed tre malelegantaj. Lisa ankoraŭ ne desegnas elegante.
Karlo diras al Vera:
Optimisto kaj Pesimisto
— Mi havas kamaradon, kiu ĉiam havas bonan humoron.
Lia nomo estas Optimisto.
Li ĝojas.
Mi desegnas lin.
Rigardu lian vizaĝon!
Ĉu vi vidas, ke li ĝojas?
Lia tuta vizaĝo montras bonan humoron.
La nomo de alia kamarado estas Pesimisto.
Li ĉiam havas malbonan humoron.
Mi desegnas ankaŭ lin.
Rigardu lian vizaĝon!
Li ne ĝojas, sed malĝojas.
Li malĝojas, ĉar la patro ne havas aŭtomobilon.
Li malĝojas, ĉar mi kaj multaj aliaj kamaradoj estas pli fortaj ol li.
Li havas multajn problemojn, kiuj estas grandaj.
— Karlo, mi konas ilin, — diras Vera.
Optimisto estas simpatia persono, sed Pesimisto ne estas simpatia, sed malsimpatia.
Mi ĝojas, ĉar vi estas kiel Optimisto, kiu ĉiam havas bonan humoron, kaj mi ĝojas ankaŭ, ĉar vi ĉiam estas ĝoja.
Ankaŭ niaj gepatroj ĉiam estas ĝojaj.
Pasas kvarona horo. Karlo denove legas, sed nun li ne plu legas romanon, sed matematikan libron. Li lernas matematikon. Ĝi estas tre interesa fako. Li lernas ankaŭ aliajn fakojn, ekzemple botanikon, geografion, desegnadon kaj gimnastikon. Vera kaj Lisa parolas, ili interparolas, ĉar ambaŭ demandas kaj respondas. Ili ne ludas per la pupoj, sed ili ludas “Divenu!”. Tio estas tre interesa ludo. Lisa tre ŝatas ĝin. Ŝi ŝatas ankaŭ aliajn ludojn. Se Vera diras la vortojn, Lisa divenas. Se Lisa diras la vortojn, Vera divenas. Aŭskultu!
La ludo “Divenu!”
— Mi scias objekton, kiu estas longa kaj bruna.
La sinjoroj tre ŝatas ĝin.
Ili ne manĝas ĝin, sed flaras ĝin per la nazo.
Divenu!
Paŭzo, ĉar Lisa pensas.
Post tio ŝi diras:
— Vera, mi scias. La objekto estas cigaro!
— Jes, tio estas vera.
La objekto estas cigaro.
Vi divenas bone.
Nun vi diru la vortojn!
Nun vi diru la vortojn de la enigmo!
Ni divenas enigmojn.
Lisa, vi tre bone divenas enigmojn.
Diru nun enigmon!
— Mi scias objekton, kiu estas flava kaj ronda.
Multaj geknaboj ludas per ĝi.
Divenu!
Vera tuj divenas la enigmon, ĉar Lisa rigardas al la objekto.
Sed ŝi ne diras la nomon de la objekto.
Ŝi faras longan paŭzon, kaj post ĝi ŝi diras: tio estas pilko.
— Jes, — tuj diras Lisa.
Vi divenas bone; vi divenas same bone kiel mi.
Tuj post tio diras Vera la novan enigmon:
— Mi scias beston, kiu estas granda.
Ĝi havas nur du gambojn.
Ili estas longaj kaj ruĝaj.
Per ili ĝi iras en akvo.
Sed ĝi ne trinkas la akvon.
En la akvo vivas multaj malgrandaj bestoj, kiujn ĝi manĝas.
Ankaŭ fiŝoj vivas en la akvo.
En la vintro ĝi ne vivas en Eŭropo, sed en la varma Afriko.
Ĝia buŝo estas longa.
La nomo de longa buŝo estas beko.
Ĝi estas ruĝa.
Per la beko ĝi alportas tre malgrandajn infanojn al sinjorinoj.
Divenu!
Tuj Lisa diras:
— La nomo de la besto estas cikonio.
Nia patrino diras, ke ĝi flugas al Egiptujo tuj post la somero, ĉar tie ekzistas multaj malgrandaj infanoj.
Ilin la cikonio alportas al nia lando.
Ĝi havas du flugilojn.
Per la flugiloj ĝi flugas.
Ili sidas sur la dorso.
Ankaŭ ni havas dorson, sed sur ĝi ne sidas flugiloj.
— Lisa, ĉu vi scias la nomon de la bestoj, kiuj havas flugilojn?
— Jes, ili estas birdoj.
— Ĉu vi ankoraŭ scias la nomon de la buŝo de la birdoj?
— Jes, birdoj havas bekon.
— Ĉu birdoj havas harojn sur la kapo?
— Ne, ili ne havas harojn sur la kapo, sed ili havas plumojn.
La plumoj estas ne nur sur la kapo, sed sur la tuta korpo.
— Ĉu vi havas plumojn sur via tuta korpo?
— Ne, mi ne havas plumojn sur mia tuta korpo.
Sur la korpo la homoj ne havas plumojn, sed vestojn.
La homoj portas vestojn.
La sinjorinoj portas elegantajn vestojn.
La vestoj de la knaboj kaj de la sinjoroj ne estas elegantaj.
Ankaŭ la patro estas en la ĝardeno. Li ne sidas inter la infanoj; li ankaŭ ne kuŝas kaj dormas sub la arboj. Li laboras. Li laboras per fosilo. Per la fosilo li fosas. Li fosas la teron. Li fosas longe kaj energie. Li estas tre varma. Li aŭdas la ludon de la knabinoj kaj tre ĝojas, ĉar Lisa lernas multe per la ludoj. Li faras paŭzon kaj iras al la infanoj. Li nun sidas inter ili kaj diras:
— Vi ludas “Divenu”.
Vi divenas enigmojn.
Vi ambaŭ bone divenas.
Ankaŭ mi havas enigmon.
Divenu ĝin!
La objekto estas bela kaj blanka; post tio ĝi estas verda kiel salato; kaj denove post tio ĝi estas ruĝa kiel tomato — kaj ĉiuj infanoj tre ŝatas ĝin.
Ĉu vi scias?
Longa paŭzo. Neniu el la infanoj scias. Neniu el la infanoj parolas. Ĉiuj pensas energie, sed neniu divenas la enigmon de la patro. — Ne, ni ne divenas vian enigmon. Diru mem! — diras Karlo.
Ankoraŭ kelkaj sekundoj pasas, kaj la patro diras, ke la objekto estas ĉerizo.
— Ĉerizo estas frukto, kiun infanoj tre ŝatas.
Ankaŭ la birdoj ŝatas ĉerizojn.
Blanka kaj bela estas ĝia floro.
La nova frukto estas verda kiel salato.
Ĝi kreskas kaj fariĝas granda.
La verda frukto fariĝas ruĝa frukto, kiun homoj kaj birdoj tre ŝatas.
Ĉerizo ne estas frukto de arbusto, sed de arbo.
Se la arbo ankoraŭ ne estas granda, ĝi kreskas kaj fariĝas granda.
Ĉu vi ŝatas maturajn ĉerizojn?
— Jes! — respondas ĉiuj tri.
— Ĉu ankaŭ vi ŝatas ilin? — demandas Lisa al la patro.
— Jes, mi tre ŝatas ilin, sed nur se ili estas ruĝaj kaj maturaj, — respondas la patro kaj demandas:
— Ĉu ankoraŭ unu enigmon?
— Jes! — ili ĉiuj tri respondas.
— Estas du fratoj; unu estas pli granda ol la alia.
Ili loĝas en la sama domo.
Ili iras kaj iras konstante, ne nur en la tago, sed ankaŭ en la nokto.
Inter la nokto kaj la tago estas la mateno, kaj inter la tago kaj la nokto estas la vespero.
Ambaŭ fratoj iras kaj iras, en la tago, en la vespero, en la nokto kaj en la mateno, konstante, ĉiam.
Ili ne kuŝas en la lito de la vespero ĝis la mateno, de la 20-a horo ĝis la 8-a horo.
Ili iras konstante, sed la distanco ne kreskas.
Ĉu vi scias?
La knabinoj ne divenas la enigmon. Sed Karlo tuj divenas ĝin, ĉar li jam konas ĝin; ĝi estas en unu el liaj legolibroj. Li tuj diras, ke la domo estas horloĝo, kaj ke ambaŭ fratoj estas du montriloj, unu pli granda ol la alia. La patro demandas ankaŭ:
— Kiu homo havas du kapojn?
Vera tuj respondas:
— Neniu homo havas du kapojn!
— Kiu tomato estas el metalo?
— Neniu tomato estas el metalo!
— Ha, — diras la patro, — la aŭtomato estas el metalo.
— Ha, ha, ha! — diras la infanoj kaj ridas.
Ili ridas, ĉar la vortoj de la patro montras, ke li havas bonan humoron.
Complete a palavra interrogativa (Ki…): kie, kio, kiu, kies, kia, kial, kion, kien.
Perguntas sobre o texto (a cegonha e os enigmas) — o 👁 traz a resposta.
Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.
La pilko, ______ estas flava, kuŝas sur la tablo.
La frukto, ______ ŝi manĝas, estas pomo.
Aŭtomobilo estas ______, ĉar per ĝi oni veturas.
Per ______ la patro fosas la teron.
Sur la tuta korpo birdoj havas ______.
Cikonio estas ______.
La birdoj flugas per la ______.
Ligno estas la materialo el ______.
Optimisto ĉiam ______.
Neniu homo havas du ______.
Originala titolo: Copacabana · Verkis: João de Barro (Braguinha) kaj Alberto Ribeiro · Traduko: Vitor Mendes