📗

Leciono 8 — ok

O corpo humano (kapo, brakoj, okuloj, gamboj…), os verbos dos sentidos, o pronome oni e a diferença kie/kien.

⏳ Áudio ainda não gravado — toque em outra frase ou volte em breve.

📖 La teksto O texto — toque em qualquer frase para ouvir

Ouça a lição inteira, frase a frase, ou toque numa frase específica.
Paĝo 35 · tridek kvin

Estas dimanĉo en la bela monato majo. Karlo sidas en la ĝardeno. Li sidas sur benko. Ankaŭ Lisa sidas sur la benko. Lisa sidas apud Karlo. Apud la benko staras arbo. Ĝi estas granda pomarbo. Antaŭ Lisa kuŝas ŝia pupo. Antaŭ la benko staras tablo. Malantaŭ la tablo staras seĝo. Sur ĝi sidas Vera kaj skribas. Ŝia papero kuŝas sur la tablo. Ŝi skribas multajn vortojn kaj nombrojn. Ankaŭ Karlo havas paperon. Ĝi kuŝas sur la sama tablo kiel la papero de Vera. Li ne skribas sur la papero, sed desegnas. Li desegnas homon. Li ne desegnas bone. La homo ne estas bela, sed tre malbela. Ĝi havas du brakojn, du gambojn kaj unu kapon. Ĉiu homo havas du brakojn, du gambojn kaj unu kapon. Sur la kapo kreskas haroj. Ĉiu homo havas harojn sur la kapo. Kelkaj havas blondajn harojn, aliaj havas nigrajn harojn. Ankaŭ la vizaĝo de la viroj havas harojn. Ili estas la barbo. Virinoj ne havas barbon. Ankaŭ ne knaboj kaj knabinoj.

haroj — kapo|brako — mano|gamboj — piedo
Paĝo 36 · tridek ses
ĉiu homo = unu homo|ĉiuj homoj = la homoj en la tuta mondo

La vizaĝo havas du okulojn, unu nazon kaj unu buŝon. La kapo havas ankaŭ du orelojn. Kelkaj homoj havas grandajn orelojn, aliaj havas malgrandajn. Karlo havas grandajn, sed Lisa havas tre, tre malgrandajn. La nazo estas inter la okuloj. Ĉiu homo havas nazon, ĉiu homo havas ankaŭ du okulojn. Kelkaj homoj havas bluajn okulojn, aliaj havas brunajn. Sub la nazo estas la buŝo. La buŝo de la sinjorinoj estas ruĝa. Ĉiu homo havas nazon, kelkaj havas grandan, aliaj havas malgrandan nazon.

Ĉiu brako havas manon, kaj ĉiu mano havas kvin fingrojn. Ĉiu gambo havas piedon, kaj ĉiu piedo havas kvin piedfingrojn. La piedoj estas sub la gamboj.

Paĝo 37 · tridek sep

Sed Lisa ne nombras la harojn. Ŝi ankaŭ ne kredas lin. La kamarado de Karlo ne estas en la ĝardeno, kie la gefiloj de Ges-roj Hansen sidas, ĉar li estas malantaŭ la domo, kie li loĝas. Li faras aŭtomobilon. Li faras ĝin el malnovaj kestoj. Li havas bonajn kaj fortajn manojn kaj faras ofte malgrandajn objektojn, ekzemple pupo-liton por la malgranda fratino, ŝipon por la malgranda frato kaj pupo-teatron por la pli granda fratino. Ankaŭ grandajn objektojn li faras, ekzemple la aŭtomobilon, sed ĝi ne estas por la gefratoj, sed por li mem. La kvar radojn sub la aŭtomobilo li ne mem faras, sed li aĉetas ilin en malnova kaj malgranda butiko. Nun la aŭtomobilo funkcias. Ĝi veturas. Ĝi veturas al la ĝardeno de Karlo, Vera kaj Lisa. La kamarado (Paŭlo estas lia nomo) mem sidas en ĝi. Ĝi veturas per liaj piedoj.

sub la aŭto estas kvar (4) radoj|kesto
Paĝo 38 · tridek ok

Paŭlo prezentas ĝin. Ĉiuj tri gefratoj, unu post la alia, veturas en ĝi ĉirkaŭ la domo. Post tio Paŭlo veturas al la domo, kie li mem loĝas. Post la paŭzo, Karlo, Vera kaj Lisa denove sidas ĉe la tablo. Vera denove skribas nombrojn kaj vortojn, kaj Karlo denove desegnas. Li diras al Lisa:

Paĝo 39 · tridek naŭ
kie ŝi estas?|kien ŝi iras? — kien? al nia patrino|parolas = diras vortojn

✍️ Ekzercoj Exercícios — preencha e confira; toque para ouvir

a) Mankas vortoj

  1. Oni havas brakojn, gambojn, piedojn, fingrojn kaj piedfingrojn.
  2. Sur la kapo kreskas kaj sur la vizaĝo kreskas .
  3. La buŝo estas la nazo.
  4. Sub la gambo estas la .
  5. Ĉiu havas dek fingrojn.
  6. Karlo rigardas la de la malgranda fratino.
  7. En la malgranda butiko Paŭlo kvar radojn.
  8. En la nokto Lisa kuŝas kaj en la lito.
  9. Vera sidas kaj romanon.
  10. Paŭlo ne aĉetas aŭtomobilon, sed ĝin mem.
  11. Ĝi al la ĝardeno de Karlo, Lisa kaj Vera.
  12. Li faras ne nur la aŭtomobilon, sed ankaŭ multajn aliajn .
  13. Li ofte pensas la problemoj de la mondo.
  14. Oni flaras per .
  15. Oni rigardas per .
  16. Oni aŭdas per .
  17. Oni manĝas per .
  18. Oni pensas per .
  19. Oni veturas per .
  20. Oni staras per .
  21. Oni vidas per .
  22. Oni aŭskultas muzikon per .
  23. Oni iras per .
  24. Oni legas per .
  25. Oni trinkas per .

b) Skribu la demandajn vortojn

Complete a palavra interrogativa (Ki…): kie, kien, kiom, kion.

  1. Ki staras la knabo? — Li staras en la ĝardeno.
  2. Ki li iras? — Li iras al la domo de la kamarado.
  3. Ki li veturas per la aŭtomobilo? — Li veturas al la ĝardeno de Karlo.
  4. Ki li aĉetas la radojn? — En la malgranda butiko.
  5. Ki da radoj li aĉetas? — Li aĉetas kvar radojn.
  6. Ki faras Paŭlo malantaŭ la domo? — Li faras aŭtomobilon.
  7. Ki oni faras per la oreloj? — Oni aŭdas.

c) Respondu la demandojn

Perguntas pessoais e de conhecimento — o 👁 traz uma sugestão.

  1. Kia estas la koloro de la okuloj de Karlo?
    👁Ĝi estas blua.
  2. Kiaj estas viaj okuloj?
    👁Ekz.: Ili estas brunaj.
  3. El kio Paŭlo faras la aŭtomobilon?
    👁El malnovaj kestoj.
  4. Kiom da horoj vi dormas en la nokto?
    👁Ekz.: Mi dormas ok horojn.
  5. Kie vi dormas?
    👁En mia lito.
  6. Por kiu vi ofte aĉetas ĉokoladon?
    👁Ekz.: Por mia fratino.
  7. Kie vi aĉetas ĝin?
    👁En la butiko.
  8. Ĉu vi manĝas multajn fruktojn?
    👁Jes / Ne.
  9. Ĉu vi trinkas multan kafon?
    👁Jes / Ne.
  10. Ĉu vi legas multajn romanojn?
    👁Jes / Ne.
  11. Ĉu vi ŝatas bonan parfumon?
    👁Jes / Ne.
  12. Ĉu vi desegnas bone?
    👁Jes / Ne / Iom.
  13. (Nur por sinjoroj) Ĉu vi havas longan barbon?
    👁Jes / Ne.
  14. (Nur por sinjorinoj) Ĉu vi ŝatas butikojn?
    👁Jes / Ne.
  15. Ĉu vi aĉetas ĉiam nur bonajn objektojn?
    👁Jes / Ne.

d) Elektu la ĝustan vorton

Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.

  1. Oni vidas per la ______.

  2. Oni aŭdas per la ______.

  3. Sur la kapo kreskas ______.

  4. Ĉiu mano havas ______ fingrojn.

  5. Ĉiu homo havas ______ kapon.

  6. La nazo estas ______ la okuloj.

  7. La buŝo estas ______ la nazo.

  8. Virinoj ne havas ______.

  9. Paŭlo faras la aŭtomobilon el malnovaj ______.

  10. — Kien vi iras? — Mi iras ______ la butiko.

📚 Novaj vortoj As novas palavras — toque na palavra em Esperanto para ouvir

aĉeti
comprar
apud
ao lado de
aŭdi
ouvir
barbo
barba
benko
tamborete, banco
blonda
loiro
brako
braço
buŝo
boca
butiko
loja
ĉiu
todo, cada
denove
novamente
desegni
desenhar
do
então, portanto
dormi
dormir
ekzemple
por exemplo
fari
fazer
fingro
dedo
flari
cheirar, farejar
funkcii
funcionar
gambo
perna
haroj
cabelos
hospitalo
hospital
iri
ir
kapo
cabeça
kesto
cesto, caixa
korekte
corretamente
kredi
acreditar
kuŝi
estar deitado
legi
ler
libro
livro
malsana
doente
manĝi
comer
mano
mão
mem
mesmo, próprio
nazo
nariz
objekto
objeto
okulo
olho
oni
(pron. indefinido) a gente, se
orelo
ouvido, orelha
paroli
falar
paŭzo
pausa
piedo
por
para, em favor de
sana
sadio
seĝo
cadeira
stari
estar de pé
sub
embaixo de, sob
sur
em cima
tablo
mesa
trinki
beber
veturi
viajar, ir em veículo
vidi
ver
vizaĝo
rosto
← Leciono 7 Leciono 9 →

🎵 Kanto de la leciono A canção desta lição

Troltreno

Tradicia, brazila fiŝkaptista kanto