📗

Leciono 9 — naŭ

O jogo Divenu! (adivinhações da cegonha e da cereja), o pronome relativo kiu/kiun/kiuj e os materiais (ligno, metalo, plastiko).

⏳ Áudio ainda não gravado — toque em outra frase ou volte em breve.

📖 La teksto O texto — toque em qualquer frase para ouvir

Ouça a lição inteira, frase a frase, ou toque numa frase específica.
Paĝo 40 · kvardek

Du semajnoj pasas. La homoj iras, ankaŭ la bestoj, sed la tempo ne iras; ĝi pasas. Du semajnoj pasas. Denove estas dimanĉo. Denove la geknaboj estas en la ĝardeno malantaŭ la domo. Ili ne iras, ankaŭ ne staras, sed sidas. Karlo sidas hodiaŭ sur la seĝo, kaj ambaŭ knabinoj sidas sur la benko. Karlo legas. Hodiaŭ li legas romanon pri eskimoj en plej norda Gronlando. Ĝi estas tre interesa. Li diras nur tre malmultajn vortojn al ambaŭ fratinoj. Vera kaj Lisa parolas. Ili parolas pri la kato. Ĝi sidas sur la benko, inter ili. Sur la tablo kuŝas kelkaj objektoj: libro, malgranda kesto kaj tre malgranda aŭtomobilo. La libro estas objekto, la kesto estas objekto, kaj ankaŭ la tre malgranda aŭtomobilo estas objekto. Do, tri objektoj kuŝas sur la tablo. Per ili ludas la geknaboj. Ili estas iliaj ludiloj. Ankaŭ la pupoj de Lisa kaj Vera estas ludiloj. Aŭtomobilo estas veturilo, ĉar per ĝi oni veturas. Kaj per montrilo oni montras.

ludas → ludilo|veturas → veturilo|montras → montrilo|montriloj de la horloĝo
Paĝo 41 · kvardek unu
la objekto, kiu… · la objektoj, kiuj…|La pilko, kiu estas flava · La pilko, kiun li havas · La pilkoj, kiujn li havas|optimisto: li ĝojaspesimisto: li malĝojas

Sur la tablo kuŝas tri objektoj. La objekto, kiu estas bruna, estas la libro. La objekto, kiu estas ruĝa, estas la malgranda kesto. En ĝi kuŝas la pupo de Lisa. La objekto, kiu estas blua, estas la malgranda aŭtomobilo el plasto. Ĝi estas unu el la ludiloj de Lisa. Karlo ne ludas per ĝi, ĉar Paŭlo havas pli grandan, kiu ne estas el plastiko, ankaŭ ne el metalo, sed el ligno. Ni scias, ke ligno estas la materialo el arboj. La benko, la seĝo kaj la tablo en la ĝardeno de ges-roj Hansen estas el ligno. La objekto, kiu estas en lia mano, estas pilko. La pilko, kiun li havas en la mano, estas flava. Vera manĝas. La frukto, kiun ŝi manĝas, estas pomo. Lisa desegnas. Ŝi desegnas virinojn. La virinoj, kiujn ŝi desegnas, ne estas modernaj kaj elegantaj, sed tre malelegantaj. Lisa ankoraŭ ne desegnas elegante.

Karlo diras al Vera:

Paĝo 42 · kvardek du
cirklo estas ronda. Ankaŭ la litero O estas ronda.|fiŝoj vivas en akvo

Pasas kvarona horo. Karlo denove legas, sed nun li ne plu legas romanon, sed matematikan libron. Li lernas matematikon. Ĝi estas tre interesa fako. Li lernas ankaŭ aliajn fakojn, ekzemple botanikon, geografion, desegnadon kaj gimnastikon. Vera kaj Lisa parolas, ili interparolas, ĉar ambaŭ demandas kaj respondas. Ili ne ludas per la pupoj, sed ili ludas “Divenu!”. Tio estas tre interesa ludo. Lisa tre ŝatas ĝin. Ŝi ŝatas ankaŭ aliajn ludojn. Se Vera diras la vortojn, Lisa divenas. Se Lisa diras la vortojn, Vera divenas. Aŭskultu!

Paĝo 43 · kvardek tri

Ankaŭ la patro estas en la ĝardeno. Li ne sidas inter la infanoj; li ankaŭ ne kuŝas kaj dormas sub la arboj. Li laboras. Li laboras per fosilo. Per la fosilo li fosas. Li fosas la teron. Li fosas longe kaj energie. Li estas tre varma. Li aŭdas la ludon de la knabinoj kaj tre ĝojas, ĉar Lisa lernas multe per la ludoj. Li faras paŭzon kaj iras al la infanoj. Li nun sidas inter ili kaj diras:

Longa paŭzo. Neniu el la infanoj scias. Neniu el la infanoj parolas. Ĉiuj pensas energie, sed neniu divenas la enigmon de la patro. — Ne, ni ne divenas vian enigmon. Diru mem! — diras Karlo.

neniu = ne unu|fosilo
Paĝo 44 · kvardek kvar
maturaj ĉerizojmalmaturaj ĉerizojfloroj de ĉerizujo|lego/libro

Ankoraŭ kelkaj sekundoj pasas, kaj la patro diras, ke la objekto estas ĉerizo.

La knabinoj ne divenas la enigmon. Sed Karlo tuj divenas ĝin, ĉar li jam konas ĝin; ĝi estas en unu el liaj legolibroj. Li tuj diras, ke la domo estas horloĝo, kaj ke ambaŭ fratoj estas du montriloj, unu pli granda ol la alia. La patro demandas ankaŭ:

aŭtomato

✍️ Ekzercoj Exercícios — preencha e confira; toque para ouvir

a) Mankas vortoj. Skribu ilin!

  1. Oni ludas per ludilo. Oni veturas per . Oni montras per . Oni fosas per . Oni flugas per .
  2. Karlo havas kamaradon, ĉiam havas bonan humoron.
  3. Lisa havas pupon, kuŝas en la malgranda kesto.
  4. Vera havas pupon, portas elegantan veston.
  5. La patro diras enigmon, la infanoj ne divenas.

b) Skribu la demandajn vortojn!

Complete a palavra interrogativa (Ki…): kie, kio, kiu, kies, kia, kial, kion, kien.

  1. Ki sidas la infanoj? — Ili sidas en la ĝardeno.
  2. Ki kuŝas sur la tablo? — Sur la tablo kuŝas objektoj.
  3. Ki besto sidas inter Vera kaj Lisa? — Inter ili sidas la kato.
  4. Ki humoro ĉiam estas bona? — La humoro de la optimisto ĉiam estas bona.
  5. Ki estas la humoro de la pesimisto? — Ĝi estas tre malbona.
  6. Ki la pesimisto ĉiam malĝojas? — Ĉar lia patro ne havas aŭtomobilon.
  7. Ki faras la patro en la ĝardeno? — Li laboras.
  8. Ki iras la patro? — Li iras al la tri infanoj.

c) Respondu jenajn demandojn

Perguntas sobre o texto (a cegonha e os enigmas) — o 👁 traz a resposta.

  1. Ĉu cikonio estas frukto?
    👁Ne, ĝi estas birdo.
  2. Kion ĝi havas sur la dorso?
    👁Ĝi havas flugilojn.
  3. Kia estas ĝia beko?
    👁Ĝi estas longa.
  4. Kiaj estas ĝiaj gamboj?
    👁Ili estas tre longaj.
  5. Kiu birdo havas kvar flugilojn?
    👁Neniu birdo.
  6. Ĉu birdo havas harojn?
    👁Ne, ĝi havas plumojn.
  7. Kio estas la nomo de la ludo de la infanoj?
    👁“Divenu!”.
  8. Kio estas la nomo de la ruĝa frukto, kiun infanoj kaj birdoj tre ŝatas?
    👁Ĉerizo.
  9. Ekzistas du objektoj. Ili estas sur la dorso de birdoj. Ili ne havas harojn, sed plumojn. Divenu la enigmon!
    👁Ĝi estas flugilo.

d) Elektu la ĝustan vorton

Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.

  1. La pilko, ______ estas flava, kuŝas sur la tablo.

  2. La frukto, ______ ŝi manĝas, estas pomo.

  3. Aŭtomobilo estas ______, ĉar per ĝi oni veturas.

  4. Per ______ la patro fosas la teron.

  5. Sur la tuta korpo birdoj havas ______.

  6. Cikonio estas ______.

  7. La birdoj flugas per la ______.

  8. Ligno estas la materialo el ______.

  9. Optimisto ĉiam ______.

  10. Neniu homo havas du ______.

📚 Novaj vortoj As novas palavras — toque na palavra em Esperanto para ouvir

akvo
água
aŭtomato
autômato, aparelho automático
beko
bico
birdo
pássaro
botaniko
botânica
cikonio
cegonha
cirklo
círculo
ĉerizo
cereja
desegnado
ação de desenhar, desenho
divenu
adivinhe
dorso
costas
eleganta
elegante
enigno
enigma
fako
compartimento, seção, especialidade
fariĝi
tornar-se
flugi
voar
flugiloj
asas
fosi
cavar
fosilo
geografio
geografia
gimnastiko
ginástica
ĝoji
alegrar-se
jena
o seguinte
kiu
quem, qual
labori
trabalhar
ligno
madeira
ludilo
brinquedo
matematiko
matemática
mateno
manhã
materialo
material
metalo
metal
neniu
nenhum, ninguém
pasi
passar
pilko
bola
plastiko
plástico
plumo
pena
ridi
rir
ronda
redondo
salato
salada
simpatia
simpático
vespero
noite (fim de tarde)
vesto
roupa
veturilo
veículo
vivi
viver
← Leciono 8 Leciono 10 →

🎵 Kanto de la leciono A canção desta lição

Kopakabana

Originala titolo: Copacabana · Verkis: João de Barro (Braguinha) kaj Alberto Ribeiro · Traduko: Vitor Mendes