A visita dos primos suecos — a família Jansson em Kopenhago: sia vs. ilia, panjo/paĉjo, preferas e a última surpresa no jardim.
La sveda familio Jansson venas al Kopenhago. La dana familio Hansen ne scias pri tio. Ges-roj Jansson kaj Petro kaj Pia vizitas diversajn butikojn kaj aĉetas diversajn objektojn. Post tio ili veturas per tramo al Zamenhof-strato 3 por viziti siajn parencojn. En la tramo Pia demandas sian patrinon:
En la tramo
— Kien ni nun veturas?
La patrino respondas: ni veturas al Zamenhof-strato 3 por viziti viajn gekuzojn kaj viajn geonklojn.
Viaj geonkloj ŝatas vidi vin kaj Petron, kaj viaj gekuzoj ŝatas ludi kun vi.
Ĉu vi ne ĝojas?
— Jes, — respondas Pia, — mi tre ĝojas, ĉar mi tre ŝatas miajn kuzinojn kaj mian kuzon.
Mi ŝatas vidi ankaŭ ilian ĝardenon.
En ĝi Petro kaj Karlo ludas indianojn.
— Ĉu vi ne ŝatas ludi indianojn? — demandas la patrino de Pia.
— Jes, mi tre ŝatas ludi indianojn, — respondas Pia tuj.
Mi scias, ke tio ne estas ludo por knabinoj, sed la ludoj de la knaboj estas pli interesaj ol la ludoj de la knabinoj.
Multaj knabinoj ludas ĉiam nur per pupoj.
Mi preferas la ludojn de la knaboj.
— Ĉu vi ne estas tro granda por ludi per pupoj? — demandas ŝia patrino.
— Ne, mi ne estas tro granda, sed mi ne ŝatas tro ofte ludi per ili, kiel multaj aliaj knabinoj.
La ludoj de la knaboj estas pli interesaj.
Mi preferas ilin.
Ekzistas ankaŭ knaboj, kiuj preferas ludi kun knabinoj.
Ili sidas longe en la tramo. Ĝi veturas jam pli ol duonan horon. Ofte ĝi haltas. Homoj venas kaj iras. Ankaŭ ĉe Zamenhof-strato la tramo haltas. La sveda familio iras el ĝi kaj iras al Zamenhof-strato 3, kie loĝas la familio Hansen. Inter la strato kaj la domo estas malgranda ĝardeno. Tie kreskas nur floroj. Speciale belaj estas la rozoj. Ili havas multajn diversajn kolorojn: ruĝan, blankan, flavan kaj... nigran. Ne, tute nigra rozo ne ekzistas, sed preskaŭ nigra. Ankaŭ ne ekzistas tute nigraj homoj. Ili estas preskaŭ nigraj. Oni tre ŝatas flari rozojn (oni ja flaras per la nazo), ĉar ili havas bonan odoron. Ilia odoro estas ilia parfumo. Preskaŭ ĉiuj homoj ŝatas la odoron de la rozoj. El ili oni faras parfumon. Speciale en varmaj landoj kiel Italujo, Francujo, Hispanujo kaj Bulgarujo oni faras rozo-parfumon, ĉar tie kreskas multaj rozoj kun speciale forta odoro. Antaŭ la domo estas la floro-ĝardeno. Malantaŭ ĝi estas la frukto-ĝardeno, sed tion vi jam scias. Ni scias tion jam el la kvara leciono. En la frukto-ĝardeno kreskas ne nur arboj, sed ankaŭ arbustoj. Tie staras ankaŭ la benko, la tablo kaj la seĝo; per aliaj vortoj: la mebloj de la ĝardeno. Tie ofte sidas la familio Hansen. La domo Zamenhof-strato 3 estas la hejmo de la familio Hansen. Nun venas la kvar Malmo-anoj por viziti ĝin. Sed S-ro Hansen, la kapo de la familio, ne estas hejme. Li estas en granda fabriko, kie li laboras. Li estas inĝeniero. En la fabriko laboras tricent personoj: 50 inĝenieroj kaj 250 laboristoj. S-ino Hansen estas hejme. Ŝi tre ĝojas, ĉar ŝi ŝatas siajn svedajn parencojn, kaj ŝi ŝatas havi gastojn.
Bonan tagon — kaj bonvenon!
— Bonan tagon — kaj bonvenon! — ŝi diras al ili.
— Bonan tagon — kaj dankon! — ili respondas.
Ni ĝojas, ĉar vi estas hejme, kaj ĉar vi diras bonvenon.
Duona horo pasas. Ili ĉiuj sidas en la manĝoĉambro ĉirkaŭ la granda tablo kaj trinkas kafon kaj manĝas kukojn. Ĉiuj geknaboj ŝatas kukojn kaj manĝas multajn. Vera ne tre ŝatas kafon. Ŝi preferas teon. Pia ne tre ŝatas kafon. Ankaŭ teon ŝi ne ŝatas trinki. Ŝi preferas limonadon. Lisa preferas lakton. Ĉiuj malgrandaj infanoj trinkas lakton. S-ro Jansson ŝatas kafon. Li preferas fortan kafon kun sukero. Ankaŭ S-ino Jansson trinkas fortan kafon. Ŝi ĉiam trinkas kafon sen sukero, do ne kun sukero. Kafo kun sukero estas dolĉa. Ankaŭ ĉokolado estas dolĉa. Vera trinkas teon kun sukero. Ŝia patrino preferas kafon sen sukero, sed kun kremo. Kremo estas la plej bona parto de la lakto. Kelkaj homoj ŝatas kafon kun kremo, aliaj ŝatas kafon sen kremo. En kelkaj landoj oni trinkas kafon kun varma lakto, en aliaj landoj oni trinkas kafon kun malvarma kremo. Kelkaj homoj preferas dolĉan kafon, aliaj homoj preferas kafon sen sukero. Multaj skandinavoj ne ŝatas la italan kafon Espresso, ĉar ĝi estas tro nigra kaj tro forta. Kaj multaj italoj ne ŝatas la skandinavan kafon, ĉar ĝi estas tro blanka kaj tro malforta. Ges-roj Jansson kaj S-ino Hansen parolas multe kaj longe. Ankaŭ la geknaboj parolas multe kaj ridas multe. Ofte Lisa ne bone komprenas la svedajn gekuzojn kaj miskomprenas ilin — kaj ambaŭ familioj ridas. Ankaŭ Lisa. Post longa tempo Karlo diras al sia patrino:
— Petro kaj mi preferas nun iri al la ĝardeno por ludi. Ĉu vi permesas?
— Jes, Karlo, mi permesas.
Ankaŭ al ambaŭ grandaj knabinoj mi permesas iri al la ĝardeno por ludi.
— Dankon, onklino Eva, — diras Petro kaj Pia.
— Dankon, panjo, — diras Karlo kaj Vera.
Post unu minuto ĉiuj kvar estas en la ĝardeno malantaŭ la domo. La knabinoj iras al la benko sub la pomarbo. Tie ili sidas kaj parolas.
Kial onklo Adam ne estas hejme?
— Diru al mi, Vera, kial onklo Adam ne estas hejme? — demandas Pia.
— Li laboras en la fabriko.
Li iras al la fabriko en la mateno, kaj en la vespero li revenas.
Nur en la vespero kaj en la nokto li estas hejme, kaj en la dimanĉoj.
Vera diras ankaŭ, ke ŝi ne ofte vidas la patron, ĉar nun li laboras multe, tro multe. Nur en la dimanĉoj li havas tempon por siaj gefiloj. Malofte li ludas kun ili. De tempo al tempo li iras kun ili al la parko proksime.
— Kion vi rigardas en la parko? — demandas Pia.
— Ni rigardas interesajn arbojn kaj florojn.
Ni ankaŭ lernas iliajn nomojn.
Paĉjo scias la nomojn de preskaŭ ĉiuj arboj kaj floroj, kaj ankaŭ la nomojn de la multaj birdoj en la parko.
Ĉar la parko estas proksime, ankaŭ Lisa iras kun ni.
Ŝi ĉiam ĝojas, ĉar ŝi ŝatas la parkon kaj ĝiajn florojn kaj bestojn.
Pia havas en sia mano paperon, kaj en ĝi estas ĉokolado. Ŝi montras ĝin al Vera kaj diras:
Sveda ĉokolado
— Ĉu vi ŝatas bonan svedan ĉokoladon?
Tuj Vera respondas:
— Jes, mi tre ŝatas ĝin.
La sveda ĉokolado ĉiam estas dolĉa kaj bona.
Tuj Pia donas ĝin al Vera kaj diras:
— La ĉokolado estas via.
— Dankon! Mi tre ĝojas, sed mi ne deziras ĝin nun, ĉar mi nun ne havas apetiton.
Mi estas sata, tute sata! — kaj ŝi montras per la mano al la kolo.
Kolo estas la korpo-parto sub la kapo, inter la kapo kaj la brusto. Ĝirafoj havas tre longan kolon. Vera ne havas apetiton. Ŝi estas sata. Ŝi ne deziras manĝi la ĉokoladon nun, sed post kelkaj horoj. Ŝi havas du grandajn ruĝajn pomojn kaj donas ilin al Pia. Pia diras:
— Dankon! Mi tre ŝatas pomojn, sed momente (= nun) mi ne deziras manĝi ilin, ĉar ankaŭ mi estas tute sata!
Ankaŭ ŝi montras per la mano al la kolo.
Kion vi deziras trinki?
— Sed mi deziras trinki.
Ĉu ankaŭ vi deziras trinki?
— Jes, ankaŭ mi deziras trinki.
Kion vi deziras? Ĉu limonadon, akvon aŭ lakton?
— Mi preferas limonadon, se vi permesas! — diras Pia.
Ankaŭ Vera preferas limonadon, kaj ŝi tuj iras al la domo, kie ŝia patrino donas al ŝi du glasojn kaj du botelojn. Ŝi tuj revenas. Denove ili sidas sur la benko sub la pomarbo. Ili ĝojas, trinkas multe — kaj parolas multe. Ankaŭ Petro kaj Karlo ĝojas. Ili sidas en diversaj arboj kaj ludas “indianojn”. Ili ne flugas de unu arbo al la alia, sed ili saltas. Ili ja ne havas flugilojn kiel la birdoj, sed saltas kiel katoj de unu branĉo al la alia, kaj de unu arbo al la alia. Ili venas ankaŭ al la pomarbo, sub kiu sidas ambaŭ knabinoj sur la benko. Vera kaj Pia trinkas, ĝojas kaj parolas — kaj ili ne aŭdas, ke la knaboj sidas super ili. Ili ankaŭ ne vidas ilin, ĉar ĉirkaŭ la knaboj kaj super ili estas multaj branĉoj kun multaj folioj. La knaboj parolas ne per la buŝo, sed per la okuloj kaj per la manoj. Unu, du, tri! Ambaŭ knaboj saltas el la arbo kaj staras antaŭ la knabinoj. En la mano ĉiu knabo havas ŝnuron. Per ĝi ili ligas la knabinojn al la pomarbo. La knabinoj ĝojas, ke la knaboj ludas kun ili, kaj ke ankaŭ ili nun ludas “indianojn”.
— Kial vi ligas nin al la arbo?
Ni estas bonaj kamaradoj de la indianoj.
Vi estas du malbonaj homoj.
Ni protestas! — diras Vera.
Petro respondas per vortoj kaj per ŝnuro. Li batas la knabinojn per la ŝnuro kaj diras, ke ili estas malbonaj blankaj virinoj. En la ĝardeno inter la arboj iras S-ino Hansen kaj S-ino Jansson. Ili aŭdas la “belajn” vortojn de la knaboj. Ili komprenas la situacion... kaj la knaboj malligas la knabinojn.
Perguntas pessoais e sobre o texto — o 👁 traz uma sugestão.
Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.
La familio Jansson veturas per ______.
Kafo kun sukero estas ______.
Kremo estas la plej bona parto de la ______.
S-ino Jansson trinkas kafon ______ sukero.
“Panjo” estas [kara] ______.
“Paĉjo” estas [kara] ______.
Vera estas sata — ŝi ______ manĝi nun.
La knaboj ligas la knabinojn per la ______.
La knaboj sidas ______ la knabinoj (en la arbo).
— Bonan tagon kaj ______!
La himno de Esperanto · Poemo de L. L. Zamenhof, 1887 · Muziko: Félicien Menu de Ménil