Leciono 9
Kies, ties, advérbios, -iĝ, -ar-, re-, dias da semana, meses, estações
💡 Sugestão para aprender melhor: primeiro leia os textos da lição, use os cartões para memorizar o vocabulário e faça os exercícios. Só então assista ao vídeo. Assim você já conhece as palavras e as estruturas, e a compreensão fica mais fluida e prazerosa.
🎬 Vídeo-aula da lição 9 (Mazi en Gondolando)
Se o vídeo não for o da lição 9, escolha na lista dentro do player. Abrir no YouTube
Toque em uma frase para ouvir o áudio; depois toque em 🇧🇷 Traduko para ver a tradução.
📖 Rakonto (a história)
Parto 5
Parte 5
Sceno 1
En la komputilejo.
Na sala do computador
Korvaks: Ĉu ĝi ankoraŭ funkcias? Ho, jes! Ĝi funkcias.
Korvaks: Ele ainda funciona? Oh, sim! Funciona.
Komputilo: Bonan vesperon!
Computador: Boa noite!
Korvaks: Kiom da princinoj ekzistas?
Korvaks: Quantas princesas existem?
Komputilo: Ses.
Computador: Seis.
Korvaks: Ne! Ili estas sep!
Korvaks: Não! Elas são sete!
Sceno 2
Karlo kaj Mazi en la dometo de la palaca ĝardeno.
Karlo e Mazi na casinha do jardim do palácio.
Karlo: Ĉu ankoraŭ pluvas?
Karlo: Ainda chove?
Mazi: Ne, nun estas bela vetero.
Mazi: Não, agora o tempo está bonito.
Karlo: Jam malheliĝas.
Karlo: Já escurece.
Mazi: Kioma horo?
Mazi: Que horas são?
Karlo: Estas preskaŭ la sepa. Kaj jam malheliĝas! En aŭtuno, malheliĝas je la sepa.
Karlo: São quase sete. E já escurece. No outono, escurece às sete.
Mazi: En aŭtuno?
Mazi: No outono?
Sceno 3
Sezonoj kaj monatoj
Estações e meses
Petro: En aŭtuno malheliĝas je la sepa.
Petro: No outono escurece às sete.
En vintro malheliĝas je la kvina.
No inverno escurece às cinco.
En printempo malheliĝas je la sepa.
Na primavera escurece às sete.
En somero malheliĝas je la naŭa.
No verão escurece às nove.
Sceno 4
Nomoj de la semajnotagoj
Nomes dos dias da semana
lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo
segunda, terça, quarta, quinta, sexta, sábado, domingo
Sceno 5
Ĵurnalisto: Kiam vi ludas futbalon?
Jornalista: Quando vocês jogam futebol?
Petro: Lunde.
Petro: Na segunda.
Ĵurnalisto: Kiam vi ludas korbopilkon?
Jornalista: Quando vocês jogam basquete?
Edzino: Marde.
Esposa: Na terça.
Ĵurnalisto: Kiam vi rulsketas?
Jornalista: Quando vocês patinam?
Petro: Merkrede.
Petro: Na quarta.
Ĵurnalisto: Kaj kiam vi gimnastikas?
Jornalista: E quando vocês fazem ginástica?
Edzino: Ĵaŭde.
Esposa: Na quinta.
Ĵurnalisto: Kiam vi kutimas naĝi?
Jornalista: Quando vocês costumam nadar?
Petro: Vendrede.
Petro: Na sexta.
Ĵurnalisto: Kiam vi ludas golfon?
Jornalista: Quando vocês jogam golfe?
Edzino: Sabate.
Esposa: No sábado.
Ĵurnalisto: Kiam vi ludas tenison?
Jornalista: Quando vocês jogam tênis?
Petro: Dimanĉe. Dimanĉo estas hodiaŭ.
Petro: No domingo. Domingo é hoje.
Edzino: Hodiaŭ ni ludas tenison.
Esposa: Hoje jogamos tênis.
Sceno 6
Karlo kaj Mazi en la dometo de la palaca ĝardeno.
Karlo e Mazi na casinha do jardim do palácio.
Mazi: Kie estas la ĉambro de Silvja?
Mazi: Onde está o quarto da Silvja?
Karlo: Tie!
Karlo: Lá!
Mazi: Kie? En la unua etaĝo?
Mazi: Onde? No primeiro andar?
Karlo: Ne! En la dua.
Karlo: Não! No segundo.
Mazi: En la dua etaĝo estas tri ĉambroj. Kiu estas ŝia? Ĉu tiu maldekstra?
Mazi: No segundo andar estão três quartos. Quando é o dela? Aquele da esquerda?
Karlo: Tiu ne!
Karlo: Aquele não!
Mazi: Ĉu tiu dekstra?
Mazi: Aquele da direita.
Karlo: Ankaŭ ne tiu.
Karlo: Aquele também não.
Mazi: Ĉu tiu meza?
Mazi: Aquele do meio?
Karlo: Jes, tiu estas ŝia ĉambro. Ŝia ĉambro estas tiu meza.
Karlo: Sim, aquele é o quarto dela. O quarto dela é aquele do meio.
Mazi: Kies estas tiu ĉambro? Tiu en la supra etaĝo?
Mazi: De quem é aquele quarto? Aquele no andar de cima?
Karlo: Tiu estas la ĉambro de Korvaks, la komputilejo.
Karlo: Aquele é o quarto de Korvaks, o lugar do computador.
Sceno 7
Pli da Pseŭdo-Silvjaj kopioj aperas en la komputila ĉambro.
Mais cópias de Pseudo-Silvjas aparecem na sala do computador.
Korvaks: Ĉesu! Ĉesu! Ne! Ne! Ne!
Korvaks: Pare! Pare! Não! Não! Não!
Sceno 8
En la dormoĉambro de Silvja.
No quarto de dormir da Silvja.
Silvja: Ĉio... estas... en ordo! Mi havas manĝaĵon. Mi havas horloĝojn.
Silvja: Tudo… está… em ordem! Eu tenho comido. Eu tenho relógios.
Jam estas preskaŭ la sepa. Bone!
Já são quase sete. Bom!
Mi malfermu la pordon... mallaŭte, ĉirkaŭrigardu... atente!
Feche eu a porta… baixinho, olhe em volta… atentamente!
Kuru malsupren... rapide!
Corra para baixo… rapidamente!
Silvja renkontas Pseŭdo-Silvja-aron.
Silvja encontra um grupo de Pseudo-Silvjas.
Pseŭdo-Silvja: Saluton, Silvja!
Pseudo-Silvja: Olá, Silvja!
Silvja: Saluton!...Alia mi? Ho, estas la sepa. Karlo atendas min! Ho! Mi... ree mi!
Silvja: Olá! …Outra eu? Oh, são sete. Karlo espera por mim! Oh! Eu... eu de novo!
Reĝino: Estas la sepa horo! Vespermanĝo, Silvja!
Rainha: São sete horas! Jantar, Silvja!
Pseŭdo-Silvja1: Jes, panjo!
Pseudo-Silvja1: Sim, mamãe!
Pseŭdo-Silvja2: Jes, panjo!
Pseudo-Silvja2: Sim, mamãe!
Pseŭdo-Silvja3: Jes, panjo!
Pseudo-Silvja3: Sim, mamãe!
Pseŭdo-Silvjaj...: Jes, panjo! Jes, panjo. Jes, panjo. Jes, panjo!
Pseudo-Silvjas...: Sim, mamãe! Sim, mamãe. Sim, mamãe. Sim, mamãe!
Reĝino: Rigardu! Ĉiu estas Silvja!
Rainho: Olhe! Cada uma é a Silvja.
Reĝo: Kiom da ili estas?
Rei: Quantas delas existem?
🔤 Vortaro (vocabulário)
📐 Gramatiko (gramática)
KIES (de quem)
Kies é um correlativo formado por ki + es. A partícula “es” indica posse. Portanto kies significa “de quem”.
Kies estas la hundo? – La hundo estas de Fang.
De quem é o cachorro? – O cachorro é de Fang.
Kies estas tiu ĉambro? – Tiu ĉambro estas de Korvaks.
De quem é esse quarto? – Esse quarto é de Korvaks.
Perceba que a ordem pode ser usada de forma diferente do português.
Kies ĉambro estas tiu?
De quem é esse quarto?
Kies filino estas vi?
Você é filha de quem?
TIES (seu, desse, daquele)
Ti (partícula que indica) + es (aquele que possui) = ties (dessa pessoa, seu, desse)
Jen Silvja. Ĉu ties ĉambro estas tiu? – Ne, ties ĉambro estas en la palaco.
Eis a Silvja. Seu quarto é aquele? – Não, seu quarto está no palácio.
Ties não é muito usado, geralmente se prefere os pronomes pessoais (lia, ŝia, ĝia ou ilia.)
Mais sobre advérbios (-E)
Como você deve ter percebido nesta a em outras lições, muitas vezes podemos usar a terminação adverbial –e quando em português há preposição + substantivo.
Kiam vi ludas futbalon?
Mi ludas futbalon lund e .
Quando você joga futebol? – Eu jogo futebol na segunda.
Mi parolas esperant e . – Eu falo em esperanto.
Ŝi vekiĝis je la sesa horo matene.
Ela acordou-se às seis horas da manhã.
Mi devas iri hejm en.
Devo ir para casa.
-IH- (fazer-se, tornar-se)
O sufixo –iĝ- significa fazer-se, tornar-se, ficar, transformar-se, crescer, vira ser.
-AR- (coleção, reunião, grupo)
Você se lembra desta frase?
Silvja renkontas Pseŭdo-Silvja- aron.
Silvja encontra um grupo de Silvjas
Aí encontramos o sufixo -ar-, que indica coleção, coletivo, reunião, grupo. Silvjaaro, ou Silvja-aro (Silvja/ar/o), é um grupo de Silvjas.
RE- (repetição)
Lembra-se desta frase?
Alia mi? Ho, estas la sepa. Karlo atendas min! Ho! Mi... ree mi!
(Outra eu? Oh, são sete horas. Karlo me espera! Oh! Eu... de novo eu!)
Nessa frase, vimos o prefixo re-, que significa novamente, ainda uma vez; na direção inversa. Só podemos usar re- com palavras que indicam ação.
Uso independente dos afixos
Afixos são partículas que se agregam antes (prefixos) ou depois (sufixos) de um radical. Iĝ, re, ar, et, eg, in, ist, mal, ad e on são alguns dos afixos que estudamos até agora. Na frase “ Ho! Mi... re e mi!” , o prefixo re- está sendo usado independentemente, ou seja, sem estar ligado à nenhuma raiz, apenas com a terminação adverbial (ree – novamente). Muitos prefixos e sufixos em esperanto podem ser usados assim ao colocar-se a terminação gramatical desejada. Veja os exemplos: mal – prefixo que indica ação oposta malo – oposto (s.) mala – contrário, oposto (adj.) male – de forma oposta, ao contrário et – sufixo que indica diminutivo eta – pequeno ar – sufixo que indica coletivo aro – conjunto, coletivo il – sufixo que indica instrumento ilo – instrumento
🎧 Praktikado per legado (prática pela leitura)
Pri la sezonoj
Estas kvar sezonoj en la jaro: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.
La printempo estas inter la vintro kaj la somero. Ties monatoj en Brazilo estas septembro, oktobro, novembro kaj decembro. Ĝi estas la sezono de la floroj. Arbustoj kaj arboj bele kreskas kun verdaj folioj kaj tutkoloraj floroj. Se oni ĉirkaŭrigardas, oni povas vidi, ke abeloj kaj aliaj insektoj abundas en arbaroj, kaj la birdoj kantas ĉie. La naturo estas tre rava printempe. La ĉielo kutime estas blua, kaj la suno estas bela kaj hela, sed ne brilas tre forte. La vetero estas agrabla. En printempo malheliĝas je la sepa.
Decembre, januare, februare kaj marte estas somero. Ĝi estas varma sezono. La suno forte brilas, la ĉielo estas plena je nuboj kaj kutime pluvas. Multaj personoj ŝatas praktiki sportojn somere. Ili ŝatas ludi futbalon, korbopilkon, golfon, tenison, ktp. Ili ankaŭ ŝatas rulsketi. Por malvarmiĝi sin, oni ŝatas naĝi en riveroj, naĝejoj aŭ en la maro. Edzo kaj edzino, frato kaj fratino – la tuta familio kutimas iri al la plaĝo, speciale kiam la gefiloj ne devas iri al la lernejo, kaj kiam la gepatroj ne devas labori – estas la ferioj. Ni bezonas trinki multe da akvo kaj aliaj trinkaĵoj por havi sanan korpon en la varmaj somertagoj. Oni tre ŝatas manĝi glaciaĵon kaj trinki malvarmajn trinkaĵojn somere. La tagoj estas longaj: en somero malheliĝas je la oka.
La aŭtuno estas inter la somero kaj la vintro. Ties monatoj estas marto, aprilo, majo kaj junio en la suda hemisfero. En tiu sezono oni povas kolekti maturajn fruktojn. La forta vento ne ĉesas blovi, kaj ĝi laŭte blovas. La ruĝaj aŭ flavaj folioj falas el la arboj al la tero. Je la fino de aŭtuno, ĝenerale la arboj estas tute nudaj. La granda ĉielo estas belege blua en multaj tagoj. La vetero ne estas tre malvarma, estas malvarmeta.
La monatoj de la vintro en Brazilo estas junio, julio, aŭgusto kaj septembro. Ĝi estas malvarma sezono. En multaj landoj, kiam la temperaturo estas tre malvarma, ĝenerale neĝas. Oni povas vidi tre blankan neĝon sur la tero, sur la arboj kaj la domoj. Infanoj preskaŭ ĉiam tre ŝatas vintron, ĉar ili kutime kuras sur la neĝo, ĉirkaŭ la arboj kaj inter ili, kun siaj amikoj. Male infanoj, birdoj malŝatas la neĝon, kaj pro tio ili malaperas. Birdoj kutime flugas kaj vojaĝas al varmaj lokoj, kie ili povos dormi en pli varma nokto. Vintre, oni bezonas porti varmajn vestaĵojn: jakoj, surtutoj, bluzoj, puloveroj, gantoj, koltukoj, ĉapoj, ĉapeloj, ktp. La tagoj estas mallogaj vintre: malheliĝas je la sesa.
Post la vintro, ree venas la printempo, tiam la ciklo rekomenciĝas. ktp. – kaj tiel plu, e assim por diante, etc. (lê-se: ko-to-po)
Vocabulário do texto
📚 Leitura complementar
Na seção de leitura complementar da lição anterior, vimos o último texto do curso
Ana Pana. A partir de agora, iremos ler algumas frases e textos selecionados, escritos pelo
próprio criador do Esperanto, Zamenhof, extraídas de sua obra “Fundamento de
Esperanto”. Acesse o site do Lernu! para ler o material completo, ouvir as frases e fazer
exercícios.
Há sempre o risco de que uma língua que é usada em várias partes do mundo se
desmembre em diferentes dialetos. Além disso, existem pessoas que querem
constantemente fazer mudanças em uma "língua planejada" como o Esperanto. Tais
propostas de mudança correm o risco de resultar em discussões sem fim ou até mesmo
desestabilização da língua.
Para evitar o aparecimento de dialetos, mudanças súbitas na língua e querelas em
torno dela, Zamenhof em 1905 apresentou o livro Fundamento de Esperanto . Esse
documento muito ajudou e continuamente ajuda a criação de uma evolução estável e
harmônica da "Língua Internacional".
No prefácio da obra, Zamenhof escreve: "... o «Fundamento de Esperanto» deve
se encontrar nas mãos de todo bom esperantista como um constante documento guia ..."
Então, mãos à obra!
1 -unu
Patro kaj frato.
Um pai e um irmão.
Leono estas besto.
Um leão é um animal.
Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.
Uma rosa é uma flor e um pombo é uma ave.
La rozo apartenas al Teodoro.
A rosa pertence a Teodoro.
La suno brilas.
O sol brilha.
La patro estas sana.
O pai está são.
La patro estas tajloro.
O pai é um alfaiate.
2 - du
Infano ne estas matura homo.
Uma criança não é uma pessoa madura.
La infano jam ne ploras.
A criança já não chora.
La ĉielo estas blua.
O céu é azul.
Kie estas la libro kaj la krajono?
Onde estão o livro e o lápis?
La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.
O livro está em cima da mesa, e o lápis está (deitado) sobre a janela.
Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.
Sobre a janela estão (deitados) um lápis e uma pena.
Jen estas pomo.
Aqui está uma maçã.
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
Aqui está a maçã que eu achei.
Sur la tero kuŝas ŝtono.
Sobre a terra há (está deitada) uma pedra.
3 - tri
Leono estas forta.
O leão é forte.
La dentoj de leono estas akraj.
Os dentes do leão são afiados.
Al leono ne donu la manon.
Ao leão não dê a mão.
Mi vidas leonon.
Eu vejo um leão.
Resti kun leono estas danĝere.
Ficar com um leão é perigoso.
Kiu kuraĝas rajdi sur leono?
Quem tem coragem de cavalgar um leão?
Mi parolas pri leono.
Estou falando sobre um leão.
4 - kvar
La patro estas bona.
O pai é bom.
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.
Alí está o chapéu do pai.
Diru al la patro, ke mi estas diligenta.
Diga ao pai que eu sou diligente.
Mi amas la patron.
Eu amo o pai.
Venu kune kun la patro.
Venha junto com o pai.
La filo staras apud la patro.
O filho está de pé ao lado do pai.
La mano de Johano estas pura.
A mão do João está limpa.
Mi konas Johanon.
Eu conhço o João.
Ludoviko, donu al mi panon.
Luís, dê-me pão.
Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.
Eu como pela boca e cheiro pelo nariz.
Antaŭ la domo staras arbo.
Diante da casa há (está de pé) uma árvore.
La patro estas en la ĉambro.
O pai está no quarto.
5 - kvin
La birdoj flugas.
Os pássaros voam (estão voando).
La kanto de la birdoj estas agrabla.
O canto dos pássaros é agradável.
Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.
Dê água aos pássaros, porque eles querem
beber.
La knabo forpelis la birdojn.
O menino afugentou os pássaros.
Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.
Nós vemos com os olhos e ouvimos com os ouvidos.
Bonaj infanoj lernas diligente.
Boas crianças aprendem diligentemente.
Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas
O Alexandre não quer aprender, e por isso eu
Aleksandron.
bato no Alexandre.
De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.
Do pai eu recebi um livro, e do irmão eu recebi uma caneta.
Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la
Venho (da casa) do avô, e vou agora para o tio.
onklo.
Mi legas libron.
Estou lendo um livro.
La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
O pai não está lendo um livro, mas está escrevendo uma carta.
Vocabulário
✏️ Ekzercoj (exercícios)
I) Nun ni praktiku kies . Rigardu la bildojn kaj skribu demandojn kaj respondojn pri la aferoj
kaj la posedantoj. Sekvu la modelon.
Kies skatolo ĝi estas? – Ĝi estas la skatolo de Mazi.
a)
b)
c)
d)
e)
f)
g)
h)
II) En la sekva tabelo, ni vidas kion princino Silvja kutime faras en la semajnotagoj.
Respondu la demandoj laŭ la tabelo. Sekvu la modelon.
Lundo Marto Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato Dimanĉo
- Studi - Rulsketi -Ludi - Naĝi - Ludi - Ludi -Rajdi sur
esperanton - Iri al la korbopilkon - Viziti tenison futbalon ĉevalo
-Iri al la kuracisto - Danci amikojn - Gimnastiki - Bani sin - Legi
fruktobudo librojn
Kion la princino faras lunde?
Ŝi kutime studas esperanton kaj iras al la fruktobudo lunde.
a) Kion la princino faras marte?
Ŝi __________ rulsketas kaj ________________________ marte.
b) Kion la princino faras merkrede?
c) Kion la princino faras ĵaŭde?
d) Kion la princino faras vendrede?
e) Kion la princino faras sabate?
f) Kion la princino faras dimanĉe?
III) Elektu la bonan alternativon en ĉiu sekva frazo.
1. Ni diras bonan vesperon kiam ni _________ homojn vespere.
a) bezonas b) renkontas c) rakontas d) ĉesas
2. _____ kuraĝa viro estas via edzo!
a) Kies b) Kia c) Kiu d) Kiam
3. Fazeolo estas _________.
a) sporto b) ludo c) manĝaĵo d) ekzerco
4. Oni uzas la sufikson ____ por indiki instrumento, aparato.
a) ad b) on c) il d) in
5. Kelnero, bonvolu _______ al mi sandviĉon!
a) doni b) donu c) donos d) donis
6. Kelnero, ______ al mi rizon kaj viandon, mi petas.
a) doni b) donu c) donos d) donis
7. Kiom da _________ estas en la jaro?
a) monatojn b) monato c) monatoj
8. _________ estas ejo kie oni arestas malbonajn homojn.
a) Lernejo b) Laborejo c) Naĝejo d) Malliberejo
9. Oni uzas la sufikson ____ por indiki konkretan aferon.
a) ad b) aĵ c) nj d) eg
10. _________ estas ilo, kiun oni uzas por skribi.
a) Plumo b) Kajero c) Libro d) Skrapgumo
11. Kiam oni estas malseka, oni devas _____ sin.
a) bani b) kuri c) viŝi d) kaŝi
12. Mia patrino malŝatas hundojn. Kiam mia hundo eniris ŝian dormoĉambron, ŝi diris al mi
por _________ ĝin.
a) forkuri b) forpori c) flari d) surmeti
13. Kiam iu dankas pro io, kion ni faris al li aŭ ŝi, ni povas diri “_________”.
a) dankon b) ĝis c) nedankinde d) ĝuste jes
14. La parto de komputilo aŭ televido sur kiu oni vidas bildojn kaj tekstojn nomiĝas
“_______”.
a) kubuto b) gambo c) bovlo d) ekrano
15. “_________” estas korpoparto, kiun oni uzas por turni la kapon.
a) ŝultro b) kruro c) kolo d) buŝo
16. Kiam iu diras sian nomon, sed vi ne bone komprenas, vi povas demandi: “_________
vian nomon, mi petas”.
a) kvankam b) literumu c) paŝi d) vorto
17. La malo de la sufikso “et” estas “___”.
a) aĵ b) ĉj c) eg d) iĝ
18. Kiam ni _______ ni bezonas trinki ion.
a) estas laca b) havas akvon c) forkondukas d) soifas
19. Se vi estas apud mi, sed ne estas maldekstre kaj ne estas dekstre, kaj mi povas vidi vin
sen turni mian kapon, do vi estas _______ mi.
a) antaŭ b) malantaŭ c) preter d) inter
20. Ni ______ kiam ni ne sidas aŭ kuŝas. Ni estas en vertikala posicio.
a) paŝas b) staras c) falas d) atendas
21. Kiam estas tro malvarme, aŭ kiam ni kuras, dancas aŭ praktikas sportojn, ni ĝenerale
________.
a) provas b) spiras c) ŝvitas d) kapjesas
22. ________ forte pluvis, ni iris al la plaĝo.
a) Ankaŭ b) Ek c) Nu d) Kvankam
23. La aŭtomobilo _______ mallantaŭ la budo.
a) haltis b) alportis c) ĵetis d) plaĉis
24. Kiam oni metas ion en sekreta loko, oni ______ ĝin.
a) surmetas b) kaŝas c) intervjuas d) atendas
25. Kelkaj manĝaĵoj estas tre grandaj por meti en nia buŝo, do unue ni devas _____ ilin.
a) flugi b) tranĉi c) gustumi d) kisi
IV) Respondu:
naskiĝtago – aniversário
universitato – universidade
lernejo – escola
labori – trabalhar
ĝeni – incomodar
iu – alguém
neniu - ninguém
1. Ĉu vi havas komputilon? Ĉu ĝi funkcias bone?
2. Laŭ la komputilo de Korvaks, kiom da princinoj ekzistas?
3. Kie estis Mazi kaj Karlo kiam pluvis?
4. En la rakonto, ĉu je la sepa horo ankoraŭ pluvis? Kia estis la vetero?
5. En la rakonto, ĉu je la sepa horo vetere heliĝas aŭ malheliĝas?
6. (6:58) Kioma horo estas? (Uzu la vorto “preskaŭ” en via respondo.)
7. (7:59) Kioma horo estas? (Uzu ankaŭ “preskaŭ”.)
8. Kia estas la vetero hodiaŭ?
9. En kiu sezono estas ni?
10. Kiuj estas la kvar sezonoj de la jaro?
11. Kiun sezonon de la jaro vi preferas?
12. En kiu monato ni estas?
13. En kiu monato estas via naskiĝtago?
14. Kiuj estas la nomoj de la monatoj?
15. Kiu tago de la semajno estas hodiaŭ?
16. Kiuj estas la sep semajnotagoj?
17. Kiun semajnotagon vi preferas?
18. Kiam ni studas Esperanton?
19. Kiam vi laboras?
20. Kiam vi iras al la universitato/lernejo?
21. Ĉu iu en via familio ludas futbalon? Kiu? Kiam?
22. Ĉu vi scias ludi korbopilkon?
23. Ĉu vi pensas, ke korbopilko estas interesa ludo?
24. Ĉu vi scias rulsketi?
25. Je kioma horo vi kutimas bani vin?
26. Ĉu vi kutimas studi ĉiujn tagojn?
27. Ĉu vi kutimas manĝi fruktojn ĉiujn tagojn?
28. Ĉu la ĉambro de Silvja estas en la unua aŭ en la dua etaĝo?
29. Kiom da ĉambroj estas en la dua etaĝo de la palaco?
30. Kie estas la ĉambro de la princino, tiu dekstra, tiu maldesktra aŭ tiu meza?
31. Ĉu vi skribas per via dekstra aŭ per via maldesktra mano?
32. Kies estas la ĉambro en la supra etaĝo?
33. Kiom da etaĝoj estas en via domo?
34. Ĉu vi havas apartamenton? En kiu etaĝo estas via apartamento?
35. En la rakonto, kies estas la komputilo?
36. Ĉu vi havas komputilejon en via domo?
37. Ĉu ĉio estas en ordo en via domo?
38. Kion Silvja havas por doni al Karlo?
39. Kion Silvja havas por doni al Mazi?
40 . Ĉu vi ŝatas aŭdi laŭtan aŭ mallaŭtan muzikon?
41. Ĉu vi kutimas paroli laŭte aŭ mallaŭte?
42. Vi provas studi, sed via amiko ĝenas vin (te incomoda). Kion vi povas diri al via amiko?
(Uzu la verbon “ĉesi”)
43. Vi provas spekti (assistir) televidon, sed via amiko laŭte parolas. Kion vi povas diri al via
amiko?
44. Ĉu la princino malfermas la pordon laŭte aŭ mallaŭte?
45. Ĉu la princino ĉirkaŭrigardis atente?
46. Ĉu ŝi kuris supren aŭ malsupren?
47. Ĉu ŝi kuris malsupren rapide aŭ malrapide?
48. Kiel la princino malfermis la pordon?
49. Kiel la princino ĉirkaŭrigardis?
50. Kiel ŝi kuris?
51. Ĉu vi povas kuri tre rapide?
52. Kio okazis al Silvja, kiam ŝi kuris malsupren?
53. Kiujn la Reĝino kaj la Reĝo renkontis, kiam ili iris voki Silvjan por vespermanĝi?
54. Ĉu vi volas studi la unuan lecionon ree?
55. Diru al mi urbon kien vi ree volas iri.
V) Demandu:
1. Jes, mia komputilo bone funkcias.
2. Estas preskaŭ la deka.
3. Ne, nun estas bela vetero.
4. En aŭtuno malheliĝas je la sepa.
5. Mi skribas per mia dekstra mano.
6. Mia naskiĝtago estas en Januaro.
7. Hodiaŭ estas lundo.
8. Mi laboras de lundo ĝis vendredo.
9. Mi kutimas bani min je la deka horo.
10. La ludoj, kiujn mi ŝatas, estas: futbalo, korbopilko, teniso kaj golfo.
11. Mi studas Esperanton preskaŭ ĉiujn tagojn.
12. Marde. (Uzu “kiam” en via demando.)
13. Merkrede. (Uzu “kiam” ree.)
14. Tie. (Nun, uzu “kie”.)
15. En la unua etaĝo.
16. Tiu estas la libro de Petro.
17. Tiu estas la plumo de Marko.
18. Tiu estas la krajono de Johano.
19. Lia ĉambro estas en la supra etaĝo.
20. Ŝi ĉirkaŭrigardis atente.
21. Ŝi kuris malsupren.
22. Ŝi kuris malsupren rapide.
23. La princino kuris malsupren rapide. (Uzu “kiu”.)
24. Ne, mi ne havas alian.
25. Jes, mi havas komputilejon en mia domo.
26. Mi kutimas aŭdi muzikon mallaŭte.
👁️ Ver as respostas da lição 9
I)
a) Kies fruktobudo ĝi estas? – Ĝi estas la fruktobudo de la vendisto.
b) Kies parkhorloĝo ĝi estas? – Ĝi estas la parkhorloĝo de Mazi.
c) Kies kajero ĝi estas? – Ĝi estas la kajero de la knabino.
d) Kies krajono ĝi estas? – Ĝi estas la krajono de la knabo.
e) Kies komputilo ĝi estas? – Ĝi estas la komputilo de Korvaks.
f) Kies motorciklo ĝi estas? – Ĝi estas la motorciklo de Karlo.
g) Kies glaciaĵo ĝi estas? – Ĝi estas la glaciaĵo de la Reĝino.
h) Kies sonoriloj ili estas? – Ili estas la sonoriloj de Petro.
II)
a) Ŝi kutime rulsketas kaj iras al la kuracisto marte. b) Ŝi kutime ludas korbopilkon kaj dancas merkrede.
c) Ŝi kutime naĝas kaj vizitas amikojn ĵaŭde. d) Ŝi kutime ludas tenison kaj gimnastikas vendrede.
e) Ŝi kutime ludas futbalon kaj banas sin sabate. f) Ŝi kutime rajdas sur ĉevalo kaj legas librojn dimanĉe.
III) 1. b 2. b 3. c 4. c 5. a 6. b 7. c 8. d 9. b 10.a 11.c
12.b 13. c 14. d 15. c 16. b 17. c 18. d 19. a 20. b 21. c 22.d
23.a 24. b 25. b
IV) Bildoj:
1. vetero 2. komputilo – funkcias 3. hela 4. komputilejo 5. laŭta
6. ludas futbalon 7. korbopilko 8. Li rulsketas./rulsketo 9. golfo 10. tenison
11. supren 12. maldekstra 13. dekstra 14. rekta 15. printempo
16. somero 17. aŭtuno 18. vintro 19. dometo 20. manĝajo
21. pordo
d) Respondu:
1. Jes, mi havas komputilon, kaj ĝi funkcias bone. / Ne, mi ne havas komputilon.
2. Laŭ la komputilo de Korvas, ekzistas ses princinoj.
3. Ili estis en la dometo de la palaca ĝardeno.
4. Ne, je la sepa horo ne pluvis. La vetero estis bela.
5. Je la sepa horo vetere malheliĝas.
6. Estas preskaŭ la sepa.
7. Estas preskaŭ la oka.
8. Hodiaŭ pluvas./Estas suna vetero./Estas varma/ malvarma vetero, ktp.
9. Ni estas en somero/vintro/printempo/ aŭtuno.
10. La kvar sezonoj de la jaro estas printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.
11. La sezono de la jaro, kiun mi preferas, estas...
12. Ni estas en (mês do ano).
13. Mia naskiĝtago estas en (mês).
14. La nomoj de la monatoj estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro
kaj Decembro.
15. Hodiaŭ estas (dia da semana).
16. La sep semajnotagoj estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo.
17. La semajnotago, kiun mi preferas, estas...
18. Ni studas Esperanton lunde/marte, ktp.
19. Mi laboras lunde,marde.../de lundo ĝis vendredo/ĉiujn tagojn/ktp.
20. Mi iras al la universitato/lernejo de lundo ĝis vendredo/ktp.
21. Jes, mi ludas futbalon...mia fratino/patro/frato/patrino/ktp. ludas futbalon. Mi/li/ŝi/ni ludas futbalon lunde/dimanĉe...
Ne, neniu en mia familio ludas futbalon.
22. Jes, mi scias ludi korbopilkon. / Ne, mi ne scias.
23. Jes, ĝi estas (tre) interesa./Ne, ĝi ne estas interesa.
24. Jes, mi scias rulsketi./Ne, mi ne scias rulsketi.
25. Mi kutimas bani min je la naŭa/deka/dek-unua... horo.
26. Jes, mi kutimas studi ĉiujn tagojn./Ne, mi ne kutimas studi ĉiujn tagojn.
27. Jes, mi kutimas manĝi fruktojn ĉiujn tagojn.
28. La ĉambro de la princino estas en la dua etaĝo.
29. En la dua etaĝo estas tri ĉambroj.
30. Ŝia ĉambro estas tiu meza.
31. Mi skribas per mia dekstra/maldekstra mano.
32. La ĉambro en la supra etaĝo estas de Korvaks, la komputilejo.
33. En mia domo estas unu/du/tri etaĝoj.
34. Jes, mi havas apartamenton. Ĝi estas en la unua/dua/tria/kvara/dek-dua... etaĝo./ Ne, mi ne havas apartamenton.
35. La komputilo estas de Korvaks.
36. Jes, mi havas komputilejon. / Ne, mi ne havas komputilejon.
37. Jes, ĉio estas en ordo. /Ne, ne ĉio estas en ordo./Ne, mi havas problemon./Ktp.
38. Ŝi havas manĝaĵon por doni al Karlo.
39. Ŝi havas horloĝojn por doni al Mazi.
40. Mi ŝatas aŭdi laŭtan/mallaŭtan muzikon.
41. Mi kutimas paroli laŭte/mallaŭte/normale.
42. Ĉesu!/Ĉesu ĝeni min!
43. Ĉesu!/Ĉesu laŭte paroli!
44. Ŝi malfermas la pordon mallaŭte.
45. Jes, ŝi ĉirkaurigardis atente.
46. Ŝi kuris malsupren.
47. Ŝi kuris malsupren rapide.
48. Ŝi malfermis la pordon mallaŭte.
49. Ŝi ĉirkaurigardis atente.
50. Ŝi kuris rapide.
51. Jes, mi povas kuri tre rapide./Ne, mi ne povas kuri tre rapide.
52. Ŝi renkontis aliajn Silvjajn.
53. Kiam ili iris voki Silvjan por vespermanĝi, ili renkontis multajn Silviajn.
54. Jes, mi volas studi la unuan lecionon ree./Ne, mi ne volas studi la unuan lecionon ree.
55. Mi ree volas iri al San Paŭlo/Rio-de-Ĵanejro/Florianópolis, ktp.
V) Demandu:
1. Ĉu via komputilo bone funkcias? 2. Kioma horo estas?
3. Ĉu pluvas? 4. Je kioma horo malheliĝas en aŭtono?
5. Ĉu vi skribas per via dekstra aŭ per via maldesktra mano? 6. En kiu monato estas via naskiĝtago?
7. Kiu tago de la semajno estas hodiaŭ? 8. Kiam vi laboras?
9. Je kioma horo vi kutimas bani vin? 10. Kiuj estas la ludoj, kiujn vi ŝatas?/Kiujn ludojn vi ŝatas?
11. Kiam vi studas Esperanto? 12. Kiam... vi iras al la universitato/ktp.?
13. Kiam... 14. Kie... estas mia libro/ktp.?
15. Kie... estas via ĉambro?/ktp.? 16. Kies estas tiu libro?
17. Kies estas tiu plumo? 18. Kies estas tiu krajono?
19. Kie estas la ĉambro de Korvaks? 20. Kiel la princino ĉirkaŭrigardis?
21. Kien la princino kuris? 22. Kiel la princino kuris malsupren?
23. Kiu kuris malsupren rapide? 24. Ĉu vi havas alian plumon/krajonon/ktp.
25. Ĉu vi havas komputilejon en via domo?
26. Ĉu vi kutimas aŭdi muzikon laŭte aŭ mallaŭte?/Kiel vi kutimas aŭdi muzikon?
Conheça outras coisas do Saniga: suplementos naturais, perfumes e produtos para divulgar o Esperanto.
🌿 Suplementos 🌸 Perfumes 🌟 Loja Esperanto Visitar o Saniga