Leciono 10
Kial, ĉar, -ig- e -iĝ-, omissão do final -o
💡 Sugestão para aprender melhor: primeiro leia os textos da lição, use os cartões para memorizar o vocabulário e faça os exercícios. Só então assista ao vídeo. Assim você já conhece as palavras e as estruturas, e a compreensão fica mais fluida e prazerosa.
🎬 Vídeo-aula da lição 10 (Mazi en Gondolando)
Se o vídeo não for o da lição 10, escolha na lista dentro do player. Abrir no YouTube
Toque em uma frase para ouvir o áudio; depois toque em 🇧🇷 Traduko para ver a tradução.
📖 Rakonto (a história)
Sceno 9
Kanto:“Terura afero”
Canto “Coisa terrível”
Reĝino: Tri kuiras sen ĝeno.
Rainha: Três cozinham sem incômodo
Akrobatas jen kvar,
Fazem acrobacias eis quatro,
Unu - apud kameno,
Uma – perto da lareira
Kontraŭ mur’ - plia par’.
Contra a parede – mais um par.
Reĝo: Tiu ĉi sur foteloj
Rei: Esta sobre as poltronas
Saltas kiel simi’.
Salta como um macaco.
Pluraj kuras sen celo,
Muitas correm sem objetivo
Sen respekto al mi!
Sem respeito a mim!
Reĝino: Mia kor’! Miaj nervoj!
Rainha: Meu coração! Meus nervos!
Restis neniu flor’!
Não sobrou nenhuma flor!
Ĉiuj akvorezervoj,
Todas as reservas de água,
Certe tuj estos for!
Certamente logo desaparecerão!
Reĝo: La palac’ en danĝero!
Rei: O palácio em perigo!
Reĝino: Ili kreskas sen fin’!
Rainha: Elas crescem sem fim!
Ambaŭ: Ho, terura afero!
Ambos: Oh, coisa terrível!
Vera plag’ trafis nin!
Uma verdadeira praga nos atingiu!
Ho, terura afero!
Oh, coisa terrível!
Vera plag’ trafis nin!
Uma verdadeira praga nos atingiu!
Sceno 10
Reĝo: De kie ili ĉiuj venas ĉi tien?
Rei: De onde elas todas vem para cá?
Reĝino: Rigardu!
Rainha: Olhe!
Ili ĉiuj venas el la ĉambro de Korvaks.
Elas todas vêm do quarto de Korvaks.
Li faras ion teruran! Iru tuj! Rapide!
Ele faz algo terrível! Vamos imediatamente! Rápido!
Korvaks: Ĉesu! Ĉesu! Helpu!
Korvaks: Pare! Pare! Socorro!
Reĝo: Korvaks! Kion vi faras?
Rei: Korvaks! O que você está fazendo?
Korvaks: Mi faras nenion! Ĉion ĉi faras la komputilo!
Korvaks: Eu não estou fazendo nada! Tudo isto faz o computador!
Sceno 11
Silvja: Helpu!
Silvja: Socorro!
Karlo: Aŭskultu!
Karlo: Escute!
Silvja: Helpu!
Silvja: Socorro!
Karlo: Vokas Silvja!
Karlo: A Silvja está chamando! [A Silvja chama!]
Silvja: Ho, Karlo, mi tre timas!
Silvja: Oh, Karlo, tenho muito medo! [Eu muito temo!]
Mazi: Kial?
Mazi: Por quê?
Karlo: Kial vi timas?
Karlo: Por que você está com medo?
Silvja: Ĉar estas multaj mi en la palaco.
Silvja: Porque há muitas de mim no palácio.
Karlo: Multaj vi?
Karlo: Muitas de você?
Mazi: Pardonu! Ĉu vi kunportis horloĝojn?
Mazi: Perdão! Você trouxe relógios?
Karlo: Nu, Mazi!
Karlo: Ora, Mazi!
Silvja: Jen por vi! Mazi, kial vi manĝas horloĝojn?
Sivja: Eis para você! Mazi, por que você come relógios?
Mazi: Ĉar ili estas bongustaj!
Mazi: Porque eles são gostosos!
Sceno 12
Petro: Ho, ve! Li ploras. Kial vi ploras?
Petro: Oh, não! [ve: ai; que desgraça] Ele chora. Por que você chora?
Knabo: Ĉar mi ne povas atingi la pomon.
Menino: Porque não posso alcançar a maçã.
Petro: Kial vi ne povas atingi ĝin?
Petro: Por que você não pode alcançá-la?
Knabo: Ĉar mi estas malalta.
Menino: Porque eu sou baixo.
Petro: Mi atingas ĝin.
Petro: Eu alcanço-a
Knabo: Jes.
Menino: Sim.
Petro: Kial?
Petro: Por quê?
Knabo: Ĉar vi estas alta.
Menino: Por que você é alto.
Petro: Jes. Bonvolu.
Petro: Sim. Por favor.
Knabo: Dankon! Ĝis!
Menino: Obrigado! Até!
Petro: Hej! Ĝi estas mia pomo, kaj mia biciklo!
Petro: Hei! É minha maçã, e minha bicicleta!
Haltu! Haltu! La biciklo estas mia!
Pare! Pare! A bicicleta é minha!
(Li kaptas la knabon.) La bikiclo estas mia!
(Ele captura o menino.) A bicicleta é minha!
Knabo: Jes, via!
Menino: Sim, sua!
Petro: Jes, mia biciklo! Nun redonu mian pomon!
Petro: Sim, minha bicicleta! Agora devolva minha maçã!
Knabo: Mi ne redonos!
Menino: Não devolverei!
Petro: Kial?
Petro: Por quê?
Knabo: Ĉar ĝi estas mia!
Menino: Porque ela é minha!
Sceno 13
Silvja: Ho, Karlo.
Silvja: Oh, Karlo.
Karlo: Multaj Silvjaj... ho, mi scias! Korvaks! Lia komputilo!
Karlo: Muitas Silvjas… oh, eu sei! Korvaks! O computador dele!
Silvja kaj Mazi: Karlo, kien vi kuras?
Silvja e Mazi: Karlo, aonde você corre?
Karlo: Al la komputilejo! Iru! Sekvu min!
Karlo: À sala do computador! Vamos! Sigam-me!
PARTO 6
PARTE 6
Sceno 1
Denove en la komputilejo: la komputilo kopias multajn Pseŭdo-Silviajn.
De novo na sala do computador: o computador copia muitas cópias de Pseudo-Silvjas.
Reĝo: Korvaks! Haltigu la komputilon!
Rei: Korvaks! Pare o computador!
Korvaks: Mi ne povas, Via Majesto!
Korvaks: Eu não posso, Vossa Majestade!
Reĝo: Ho, jes! Vi povas. Ĝi estas via.
Rei: Oh, sim! Você pode. Ele é seu.
Korvaks: Jes, mia! Ĝi estas mia, sed mi ne povas haltigi ĝin.
Korvaks: Sim, meu! Ele é meu, mas eu não posso pará-lo.
Reĝo: Do, mi haltigos ĝin!
Rei: Então, eu para-lo-ei.
(al Pseŭdo-Silvja) Pardonu! Pardonu!
(à Pseudo-Silvja) Perdão! Perdão!
Korvaks: Atentu! Atentu!
Korvaks: Preste atenção! Preste atenção!
Reĝo: Ne timu, Korvaks!
Rei: Não tema, Korvaks!
Korvaks: Ne faru tion!
Korvaks: Não faça isso!
Reĝo: (en la komputilo) Korvaks! Korvaks, helpu min!
Rei: (dentro do computador) Korvaks! Korvaks, ajude-me!
Sceno 2
En la ĝardeno de la palaco.
No jardim do palácio.
Silvja: Rigardu! Alia mi!
Silvja: Olhe! Outra eu!
Mazi: Kaj unu pli! Kaj tie... estas multaj vi!
Mazi: E uma mais! E lá... são muitas você!
Karlo: Rigardu, kiom dika!
Karlo: Olhe, o quão gorda!
Mazi: Tiu alia estas pli dika!
Mazi: Essa outra é mais gorda!
Silvja: Kiom granda!
Silvja: O quão grande!
Mazi: Sed tiu estas pli granda!
Mazi: Mas essa é maior!
Karlo: Venu, Mazi!
Karlo: Venha, Mazi!
🔤 Vortaro (vocabulário)
📐 Gramatiko (gramática)
KIAL? (por quê?) / ĈAR (porque)
Ki (partícula que pergunta) + al (motivo, causa) = kial (por que)
Kial Mazi manĝas horloĝojn? — Ĉar ili estas bongustaj!
Por que Mazi come relógios? – Porque eles são gostosos!
-IG- (fazer, tornar)
Lembra-se desta frase?
Korvaks! Haltigu la komputilon!
Korvaks! Pare o computador.
Ou: faça o computador parar.
Então, o sufixo –ig- quer dizer: fazer alguém ou algo ficar aquilo expresso na raiz. Bonvolu plenigi mian tason da kafo. – Por favor, encha minha xícara de café.
La patrino purigis la ĉambron.
A mãe limpou o quarto.
Li mem sciis tion kaj sciigis tion ankaŭ al siajn amikojn.
Ele mesmo sabia disso e informou isso também aos seus amigos.
-IG- e -IH- comparados
Você lembra que na lição anterior estudamos o sufixo -iĝ-?
O sufixo -iĝ- tem um sentido reflexivo. A pessoa, animal ou coisa tornar-se sozinha aquilo expresso pela raiz. O sufixo -ig- tem um sentido transitivo, ou seja, algo ou alguém faz com que outra pessoa ou outra coisa se torne aquilo expresso na raiz. Vamos deixar mais claro? Observe:
ruĝa
vermelho
ruĝigi – fazer ficar vermelho, avermelhar
algo, ou alguém
ruĝiĝi – tornar-se vermelho, avermelhar-se
a si próprio
pala – pálido paligi – fazer ficar pálido, empalidecer (alguém)
paliĝi
tonar-se pálido, empalidecer-se (a si próprio)
malpura - sujo malpurigi – fazer ficar sujo, sujar
malpuriĝi
tornar-se sujo, sujar-se
Li paliĝis pro teruro
Teruro paligis lin.
Ele empalideceu-se de terror. – O terror empalideceu-o.
Miaj manoj malpuriĝis en la laboro. – La laboro malpurigis miajn manojn.
Minhas mãos sujaram-se no trabalho. – O trabalho sujou minhas mãos.
Como “iĝ” tem um sentido reflexivo, às vezes podemos substituí-lo por um pronome reflexivo.
Sidiĝu = Sidigu vin
Sente-se
Mi leviĝas = mi levas min
Eu me levanto
Vi leviĝas = Vi levas vin
Você se levanta
Li leviĝas = li levas sin
Ele se levanta
La suno leviĝas = la suno levas sin
O sol se levanta
Omissão do final –o
Releia atentamente estes trechos da canção que ouvimos anteriormente:
Unu - apud kameno, Kontraŭ mur’ - plia par’. Tiu ĉi sur foteloj Saltas kiel simi’. Mia kor’! Miaj
nervoj! Restis neniu flor’! La palac’ en danĝero! Ili kreskas sen fin’! Vera plag’ trafis nin!
Como você já percebeu, a terminação –o dos substantivos pode ser omitida. Nesses casos,
colocamos um apóstrofo no lugar do -o. Esse recurso é particularmente usado na poesia. Porém, NÃO podemos omitir a terminação –o quando o substantivo estiver no plural(-j) ou na forma acusativa(-n).
🎧 Praktikado per legado (prática pela leitura)
Akrobata filo, nerva patro
- Paĉjo, kion mi povas fari por iĝi akrobato?
- Nu, vi devas ekzerciĝi senĉese dum longa tempo. Sed akrobati estas danĝera afero.
- Mi scias.
- Do, ĉu vi vere volas esti akrobato?
- Jes. Tio estas mia celo.
- Kial?
- Ĉar mi ne timas la danĝeron.
- Ĉu vere? Mi ne kredas tion.
- Por mi, la danĝero estas nur afero por kreskigi la kuraĝon en nia koro.
- Ho! Tre saĝaj vortoj!
- Laŭ mia opinio, neniam ni devas timi nenion. Ni ne timu nek plagojn, kiuj trafas nin, nek aliajn terurajn aferojn.
- Kaj pri vi? Ĉu vi pensas, ke vi estas vere kuraĝa kiel vi diras?
- Certe jes! Rigardu, mi kuraĝe saltas sur via fotelo.
- Ho, ve! Ĉesu salti kiel simio sur mia nova fotelo! Vi detruos ĝin! Ĉesu tuj!
- Pardonu min, sed mi ne povas ĉesi. Tio estas mia vera celo kaj neniu povos haltigi min.
- Vi certe ne timas la danĝeron. Mi kaptos vin, haltigos vin kaj batos vin!
- Vi ne povos. Kial ne? Ĉar akrobatoj kuras rapide!
- Erneĉjo, kial vi ĉiam ĝenas min tiel? Ĉiuj devas respekti siajn gepatrojn.
- Sed, paĉjo! Mi devas salti sur via fotelo. Se mi ne praktikas, mi neniam estos akrobato, kaj mi neniam altigos mian celon.
- Ho, miaj nervoj!
Vocabulário do texto
📚 Leitura complementar
6 – SES
Papero estas blanka.
O papel é branco.
Blanka papero kuŝas sur la tablo.
Um papel branco está sobre a mesa.
La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo.
O papel branco já não está sobre a mesa.
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
Aqui está o caderno da jovem senhorita.
La patro donis al mi dolĉan pomon.
O pai me deu uma maçã doce.
Rakontu al mia juna amiko belan historion.
Conte ao meu jovem amigo uma bela história.
Mi ne amas obstinajn homojn.
Não gosto de gente teimosa.
Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!
Eu desejo a você bom dia, senhor!
Bonan matenon!
Boa manhã!
Ĝojan feston! (mi deziras al vi).
Alegre festa! (eu desejo a você).
Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ).
Que festa alegre! (há hoje).
Sur la ĉielo staras la bela suno.
Sobre o céu está o belo sol.
En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn
De dia vemos o claro sol, e de noite vemos a pálida lua e as belas estrelas.
stelojn.
La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.
O papel é muito branco, mas a nega é mais branca.
Lakto estas pli nutra, ol vino.
Leite é mais nutritivo do que vinho.
Mi havas pli freŝan panon, ol vi.
Tenho pão mais fresco do que você.
Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia.
Não, você está enganado, senhor: seu pão é menos fresco do que o meu.
El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej
De todos os meus filhos, Ernesto é o mais jovem.
juna.
Mi estas tiel forta, kiel vi.
Eu sou tão forte como você.
El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
De todos os seus irmãos, Antônio é o menos sensato.
7 – SEP
Du homoj povas pli multe fari ol unu.
Dois homens podem fazer mais do que um.
Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn.
Tenho somente uma boca, mas tenho duas orelhas.
Li promenas kun tri hundoj.
Ele passeia com três cães.
Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.
Ele faz tudo com os dez dedos de suas mãos.
El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.
De muitos filhos dela uns são bons e outros são maus.
Kvin kaj sep faras dek du.
Cinco e sete fazem doze.
Dek kaj dek faras dudek.
Dez e dez fazem vinte.
Kvar kaj dek ok faras dudek du.
Quantro e dezoito fazem vinte e dois.
Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.
Trinta e quarenta e cinco fazem setenta e cinco.
Mil okcent naŭdek tri.
Mil oitocentos e noventa e três.
Li havas dek unu infanojn.
Ele tem onze filhos.
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.
Sessenta minutos fazem uma hora, e um minuto consiste de sessenta segundos.
Januaro estas la unua monato de la jaro,
Janeiro é o primeiro mês do ano, abril é o
Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.
quarto, novembro é o undécimo, dezembro é o duodécimo.
La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.
(Dia) Vinte de fevereiro é o quinquagésimo primeiro dia do ano.
La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.
O sétimo dia da semana Deus escolheu para que fosse mais santo do que os seis primeiros dias.
Kion Dio kreis en la sesa tago?
O que Deus criou no sexto dia?
Kiun daton ni havas hodiaŭ?
Que data temos hoje?
Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de
Hoje é (dia) vinte e sete de março.
Marto.
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
Jorge Washington nasceu no dia vinte e dois de fevereiro do ano de mil setecentos e trinta e dois.
8 – OK
Mi havas cent pomojn.
Tenho cem maçãs.
Mi havas centon da pomoj.
Tenho uma centena de maçãs.
Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.
Esta cidade tem um milhão de habitantes.
Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.
Comprei uma dúzia de colheres e duas dúzias de garfos.
Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.
Mil anos (ou um milhar de anos) fazem um milênio.
Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
Primeiro restituo-lhe o dinheiro que você me emprestou; segundo, agradeço-lhe pelo empréstimo; terceiro, peço-lhe também depois emprestarme quando eu precisar de dinheiro.
Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn.
Por dia eu recebo cinco francos, Ms para o dia de hoje recebi pagamento dobrado, isto é, dez francos.
Kvinoble sep estas tridek kvin.
Cinco vezes sete são trinta e cinco.
Tri estas duono de ses.
Três é a metade de seis.
Ok estas kvar kvinonoj de dek.
Oito são quatro quintos de dez.
Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ
Quatro metros deste pano custam nove francos;
frankojn;
tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj).
Por isso dois metros custam quatro e meio francos.
Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ
Um dia é a 365-a ou a 366-a parte de um ano.
tricent-sesdek-sesono de jaro.
Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.
Estes dois amigos passeiam sempre juntos.
Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.
Em grupo de cinco eles se lançaram sobre mim, mas eu venci todos os cinco atacantes.
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du
Para meus quatro filhos comprei doze maçãs,
pomojn,
kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri
E a cada uma das crianças dei três maçãs.
pomoj.
Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar
Este livro tem sessenta páginas; Portanto, se eu ler em cada dia dez páginas, terminarei o livro todo em quatro dias.
tagoj.
Vocabulário
✏️ Ekzercoj (exercícios)
I) Skribu demandojn kun kial kaj repondu kun ĉ ar laŭ la modelo:
(atingi la pomon – estas malalta)
Kial vi ne povas atingi la pomon?
Mi ne povas atingi la pomon ĉar mi estas malalta.
a) (studi – laca)
Kial vi ne povas__________?
Mi ne_________________________________.
b) (manĝi – malsana)
c) (danci – miaj piedoj doloras min)
d) (akrobati – timas la danĝeron)
e) (naĝi – ne scias)
f) (ludi korbopilkon – ne havas pilkon)
g) (skribi – havas nek krajonon, nek plumon)
II) Ni praktiku la sufiksojn -ig- kaj –iĝ-. Skribu la korektajn vortojn sub la korespondaj
bildoj. Vi devas krei verbojn kun -ig- aŭ -iĝ-. Sekvu la ekzemplojn.
plena – staras – malseka – malplena – fluido – sidas
a) b)
c) d)
e) f)
III) La verbo “casar(-se)” en la portugala lingvo povas esti tradukita en kelkaj formoj al
esperanto laŭ la kunteksto. Provu kompreni ĉiujn formojn. Skribu la korespondantajn
vortojn apud ĉiu difinaĵo. Poste, korekte skribu la samajn vortojn en la frazoj.
edzino – edziniĝi – edzigi – edzo – edzinigi – edziĝi
a) _________ = viro ligita al virino aŭ alia viro per ceremonio (geeziĝo) aŭ kontrakto por vivi
kune.
b) _________ = virino ligita al viro aŭ alia virino per ceremonio (geedziĝo) aŭ kontrakto por
vivi kune.
c) _________ = fari iun edzo.
d) _________ = fari iun edzino.
e) _________ = iĝi edzo.
f) _________ = iĝi edzino.
1) Ŝi ____________ kun sia amiko.
2) La familio volis __________ lin al unu knabino, kies firma karaktero estis bone konata.
3) Temistoklo ____________ sian filinon je homo tre bona, sed malriĉa.
4) Al sia ________ Nabal ŝi nenion diris.
5) La reĝo forkondukis ŝin al la palaco, kie li __________ je ŝi.
6) Li multe respektis kaj amis sia _________ Abigaela.
IV) Skribu la frazon ree laŭ la modelo:
Laŭ mia opinio, Flora kaj Marcelo estas bona paro.
a) (la Reĝo kaj la Reĝino)
b) (Karlo kaj Silvja)
c) (Interreto kaj Esperanto)
d) (fazeolo kaj rizo)
e) (kafo kaj lakto)
V) Kompletigu la sekvajn frazojn kun vortoj, kiujn vi lernis per la vortaro de tiu ĉi leciono.
a) Ĉar ne pluvas dum longa tempo, la ________________ estas malplena.
b) En la malvarmaj vintraj tagoj, ni ŝatas sidi apud la ____________ por varmigi nin.
c) Mi havas tri bildojn sur la _________ de mia dormoĉambro.
d) Ĉu vi volas gustumi la supon, kiun mia patrino ___________?
e) Ni estas preskaŭ en la _________ de la esperanta kurso.
f) La muskola organo, kiu direktas la cirkuladon de la sango estas la __________.
g) __________ estas terura afero, katastrofo.
h) Multe da suferoj kaj mizero ___________ tiam la hebreojn.
i) _________ estas elektra konektilo en la korpo de homo aŭ besto.Ili transkondukas la
impresojn kaj la impulsojn de la korpo.
j) La hundo kuras ĉar ĝi volas _________ la katon.
k) Karaj lernantoj,por bone lerni, atentu al la ______ de nia leciono.
VI) Respondu:
laŭ – de acordo com, segundo
Interreto – Internet
ni imagu – vamos imaginar
tablo - mesa
1. Laŭ la Reĝino, kiom da Silvjaj kuiris sen ĝeno?
2. Ĉu vi kuiras bone?
3. Ĉu via patrino kuiras bone?
4. Ĉu vi havas fratojn kaj fratinojn? Ĉu ili (li, ŝi) ĝenas vin?
5. Kion vi povas diri, kiam iu ĝenas vin? (Uzu la vorto “ĉesu”.)
6. Laŭ la Reĝino, kiom da Silvjaj akrobatis?
7. Ĉu vi scias akrobati?
8. Ĉu vi pensas, ke esti akrobato estas interesa afero por vi?
9. Kiom da Silvjaj estis apud la kameno?
10. Ĉu vi sidas apud via amiko?
11. Ĉu vi havas kamenon en via domo?
12. Ĉu via amiko havas kamenon en sia domo?
13. Kiom da Silvjaj estis kontraŭ la muro?
14. Kiu estas la koloro de la muroj de via ĉambro?
15. La Reĝo diris, ke kontraŭ la muro estas plia paro da Silvjaj. Aŭskultu tiun frazon kun alia
ekzemplo de la vorto “paro”. “Esperanto kaj Interreto estas tre bona paro por tutmonda
komunikado, ĉar ambaŭ estas facile uzeblaj kaj atingeblaj por ĉiuj”. Ĉu vi ankaŭ pensas, ke
Esperanto kaj Interreto estas bona paro? Kial?
16. Laŭ la Reĝo, kiel saltas Silvja, kiu estas sur la fotelo?
17. Ĉu vi havas fotelon en via domo? Kiom da foteloj vi havas?
18. Diru al mi nomon de kontinento, kie oni povas trovi multajn simiojn.
19. Kio estas la celo de tiu kurso?
20. Laŭ la Reĝo, kiel pluraj Silvjaj kuras?
21. Skribu pri unu celo, kiun vi havas.
22. Laŭ la Reĝino, kiom da floroj restis en la ĝardeno?
23. Ni imagu, ke mi havas naŭ pomojn. Mi manĝas du pomojn. Kiom da pomoj restis?
24. Kion pensas la Reĝino pri la akvorezervoj?
25. De kie venas la akvo por la akvorezervoj de la tuta mondo?
26. Post nia leciono hodiaŭ, ĉu vi iros tuj al via domo?
27. Leono estas besto. Kato estas ankaŭ besto. Ĉu vi pensas, ke leono estas danĝera besto?
Kaj kato?
28. Ĉu vi pensas, ke la ekonomio de Brazilo kreskas rapide?
29. Ĉu vi havas malgrandajn filojn (fratojn)? Ĉu ŝi/li/ili kreskas rapide?
30. Kiam estos la fino de nia kurso?
31. Ĉu vi pensas, ke horloĝoj estas bongustaj aŭ teruraj por manĝi?
32. Kiu terura afero okazis en la palaco?
33. Ĉu vi havas multajn aferojn por fari hodiaŭ?
34. Kia estas la vera plago, kiu trafis la palacon?
35. Kio trafis la palacon?
36. Kion vi povas fari, kiam la malfeliĉo trafas vin?
37. De kie ĉiuj Silvjaj venas?
38. Ĉu la reĝino volas iri al la ĉambro de Korvaks malrapide aŭ ŝi volas iri tuj kaj rapide?
39. Kiam la Regô demandis al Korvaks kion li faras, ĉu li diras ke li faras ĉion aŭ nenion?
40. Kiam vi havas problemon, kiun vi vokas por helpi vin?
41. Ĉu vi timas, kiam vi estas en malhela ĉambro?
42. Ĉu vi timas araneojn, bufojn, hundojn kaj serpentojn? (araneo – aranha; bufo – sapo;
hundo – cão; serpento – serpente)
43. Kial Silvja timas?
44. Kial vi volas studi Esperanton?
45. Kion kunportis Silvja al la dometo, kie estis Mazi kaj Karlo?
46. Kial Mazi manĝas horloĝojn?
47. En la filmo, ĉu la knabo povas atingi la pomon?
48. Kial la knabo ploras?
49. Kial la knabo ne povas atingi la pomon?
50. Ĉu vi estas alta aŭ malalta?
51. Ĉu Petro povas atingi la pomon? Kial?
52. Ĉu la knabo redonis la pomon al Petro?
53. Ĉu Korvaks povas haltigi la komputilon?
54. Se iu fumas apud vi, ĉu tio ĝenas vin?
VII) Demandu:
1. Mi estas Karlo.
2. Mi estas instruisto.
3. Mi estas alta kaj bela.
4. Hi estas mia skrapgumo.
5. Mi estas ĉi tie.
6. Mi fartas bone.
7. Ĉar mi estas malsata.
8. Ŝi estas Silvja.
9. Ŝi estas lernanto.
10. Ŝi estas bela.
11. Ŝi estas apud la fotelo.
12. Ŝi fartas bone.
13. Ĉar mi soifas.
14. Ĉar mi ŝvitas.
15. Ĉar mi sentas malvarmon.
16. Ĉar mi estas malseka.
17. Jes, mia patrino kuiras tre bone.
18. Ne, mia frato ne ĝenas min.
19. Mi povas diri “Ĉesu ĝeni min!”
20. Jes, mi pensas, ke esti akrobato estas interesa afero.
21. Hi estas kontraŭ la muro.
22. Jes, mi pensas ke interreto kaj Esperanto estas interesa paro.
23. Mi havas du fotelojn en mia domo.
24. Kiam la malfeliĉo trafas min, mi ŝatas aŭdi muzikon.
25. La celo de tiu kurso estas lerni Esperanton.
26. Jes, mi pensas, ke la ekonomio de Brazilo kreskas rapide.
27. Jes, mi pensas, ke multaj Silvjaj estas terura afero.
28. Jes, mi timas araneojn kaj serpentojn.
29. Ĉiuj Silviaj venas de la komputilejo.
30. Ne, mi ne havas kamenon en mia domo.
👁️ Ver as respostas da lição 10
I)
a) Kial vi ne povas studi? – Mi ne povas studi ĉar mi estas laca.
b) Kial vi ne povas manĝ? – Mi ne povas manĝi ĉar mi estas malsana.
c) Kial vi ne povas danci? – Mi ne povas danci ĉar miaj piedoj doloras min.
d) Kial vi ne povas akrobati? – Mi ne povas akrobati ĉar mi timas la danĝeron.
e) Kial vi ne povas naĝi? – Mi ne povas naĝi ĉar mi ne scias.
f) Kial vi ne povas ludi korbopilkon? – Mi ne povas ludi korbopilkon ĉar mi ne havas pilkon.
g) Kial vi ne povas skribi? – Mi ne povas skribi ĉar mi havas nek krajonon, nek plumon.
II)
a) plena – plenigas – pleniĝas b) malplena – malplaniĝas – malplenigas
c) sidas – sidigas – sidiĝas d) malseka – malsekiĝas – malsekigas
e) staras – starigas – stariĝas f) fluidigas – fluidiĝas – fluido
III)
a) edzo (marido) b) edzino (esposa)
c) edzigi (casar, fazer alguém marido) d) edzinigi (casar, fazer alguém esposa)
e) edziĝi (casar-se, tornar-se marido) f) edziniĝi (casar-se, tornar-se esposa)
1) edziniĝi 2) edzigi 3) edzinigi 4) edzo 5) edziĝi 6) edzino
IV)
a) Laŭ mia opinio, la Reĝo kaj la Reĝino estas bona paro. b) Laŭ mia opinio, Karlo kaj Silvja estas bona paro.
c) Laŭ mia opinio, Interreto kaj Esperanto estas bona paro. d) Laŭ mia opinio, fazeolo kaj rizo estas bona paro.
e) Laŭ mia opinio, kafo kaj lakto estas bona paro.
V)
a) akvorezervo b) kameno c) muro(j) d) kuiris e) fino
f) koro g) plago h) trafis i) nervoj j) kapti k) celo
b) Bildoj:
1. Apud 2. plagoj – trafis 3. timas 4. ploras
5. malalta 6. akrobatoj/Ili akrobatas. 7. kameno
8. fotelo 9. simio 10. koro 11. akvorezervo
12. kuiras 13. danĝero
d) Respondu:
1. Tri kuiris sen ĝeno.
2. Jes, mi kuiras (tre) bone./Ne, mi ne kuiras bone./Ne, mi kuiras terure.
3. Jes, ŝi kuiras (tre) bone./Ne, ŝi ne kuiras bone.
4. Jes, mi havas frato/fratino kaj ŝi/li (ne) ĝenas min.
5. Ĉesu ĝeni min!
6. Kvar Silvja akrobatis.
7. Ne, mi ne scias akrobati./Jes, mi scias akrobati.
8. Ne, esti akrobato ne estas interesa afero por mi. /Jes, esti akrobato estas tre interesa por mi.
9. Unu Silvja estis apud kameno.
10. Jes, mi sidas apud mia amiko./Ne, mi ne sidas apud mia amiko.
11. Jes, mi havas kamenon en mia domo./Ne, mi ne havas kamenon en mia domo.
12. Jes, ŝi/li havas kamenon en sia domo.
13. Kontraŭ muro estis plia paro. / Du Silvja estis kontraŭ la muro.
14. La koloro de la muroj de mia ĉambro estas...
15. (Resposta pessoal.)
16. Ŝi saltas kiel simio.
17. Jes, mi havas (número) fotelojn. / Ne, mi ne havas fotelojn.
18. Ni povas trovi multajn simiojn en Afriko.
19. La celo de tiu kurso estas lerni/studi Esperanton.
20. Pluraj Silvjaj kuras sen celo.
21.Resposta pessoal - escreva sobre um de seus objetivos. Por exemplo: Mi volas lerni Esperanton. Mi volas studi en
universitato. Mi deziras geedziĝi kaj havi multajn filojn.
22. Restis nek unu floro en la ĝardeno.
23. Restis sep pomoj.
24. Ŝi pensas, ke certe tuj ĉiuj estos for.
25. La akvorezervoj de la tuta mondo venas de la pluvoj kaj de la riveroj.
26. Jes, mi iros tuj al mia domo. / Ne, mi ne iros tuj al mia domo.
27. Jes, leono estas danĝera besto. Kato ne estas danĝera.
28. Jes, mi pensas, ke la ekonomio de Brazilo kreskas rapide./Ne, mi pensas, ke la ekonomio de Brazilo ne kreskas rapide.
29. Jes, mi havas malgrandajn filojn/fratojn, kaj ili kreskas rapide.
30. La fino de nia kurso estos en (dia, mês)
31. Mi pensas, ke horloĝoj estas teruraj por manĝi.
32. La komputilo de Korvaks faris multajn Silvjajn.
33. Jes, mi havas multajn aferojn por fari hodiaŭ./Ne, mi ne havas multajn aferojn por fari hodiaŭ.
34. La vera plago, kiu trafis la palacon estas la multaj Silvjaj.
35. Vera plago trafis la palacon.
36. Kiam la malfeliĉo trafas min, mi povas... aŭdi muzikon/legi libron/iri al festo kun miaj amikoj/promeni (passear)/ktp.
37. Ĉiuj Silvjaj venas de la komputilo de Korvaks.
38. Ŝi volas iri al la ĉambro de Korvaks tuj kaj rapide.
39. Li diras, ke li faras nenion.
40. Kiam mi havas problemon mi vokas... mian amikon/mian patrinon/ktp. por helpi min.
41. Ne, mi ne timas, kiam mi estas en malhela ĉambro. / Jes, mi timas, kiam mi estas en malhela ĉambro.
42. Jes, mi timas...
43. Ŝi timas ĉar estas multaj ŝi en la palaco.
44. Mi volas studi Esperanton ĉar... mi volas paroli kun personoj de la tuta mondo/mi ŝatas lerni aliajn lingvojn/mi pensas, ke
Esperanton estas bona ideo/mi pensas, ke Esperanto estas bela lingvo/ktp.
45. Ŝi kunportis manĝaĵon por Karlo kaj horloĝojn por Mazi.
46. Mazi manĝas horloĝojn ĉar, laŭ li, ili estas bongustaj.
47. Ne, la knabo ne povas atingi la pomon.
48. La knabo ploras ĉar li ne povas atingi la pomon.
49. La knabo no povas atingi la pomon ĉar li estas malalta.
50. Mi estas alta/malalta.
51. Jes, li povas atingi la pomon ĉar li estas alta.
52. Ne, li ne redonis la pomon al Petro.
53. Ne, li ne povas haltigi la komputilon.
54. Jes, tio ĝenas min./Ne, tio ne ĝenas min.
e) Demandu:
1. Kiu vi estas? 2. Kio vi estas? 3. Kia vi estas?
4. Kies estas la/(ĉi)tiu skrapgumo? 5. Kie vi estas? 6. Kiel vi fartas?
7. Kial vi manĝas? 8. Kiu ŝi estas? 9. Kio ŝi estas?
10. Kia ŝi estas? 11. Kie ŝi estas? 12. Kiel ŝi fartas?
13. Kial vi trinkas akvon? 14. Kial vi duŝas vin? 15. Kial vi surmetas puloveron?
16. Kial vi viŝas vin? 17. Ĉu via patrino kuiras bone? 18. Ĉu via frato ĝenas vin?
19. Kion vi povas diri, kiam iu ĝenas vin? 20. Ĉu vi pensas, ke esti akrobato estas interesa afero?
21. Kie estas la seĝo/la mapo/ktp.? 22. Ĉu vi pensas ke interreto kaj Esperanto estas interesa paro?
23. Kiom da foteloj vi havas en via domo? 24. Kion vi povas fari, kiam la malfeliĉo trafas vin?
25. Kio estas la celo de tiu kurso? 26. Ĉu vi pensas, ke la ekonomio de Brazilo kreskas rapide?
27. Ĉu vi pensas, ke multaj Silvja estas terura afero? 28. Ĉu vi timas araneojn kaj serpentojn?
29. De kie venas ĉiuj Silvjaj? 30. Ĉu vi havas kamenon en via domo?
Conheça outras coisas do Saniga: suplementos naturais, perfumes e produtos para divulgar o Esperanto.
🌿 Suplementos 🌸 Perfumes 🌟 Loja Esperanto Visitar o Saniga