📗

Leciono 3 — tri

A família completa: patro, patrino, frato, fratino — o prefixo ge- e o possessivo kies.

⏳ Áudio ainda não gravado — toque em outra frase ou volte em breve.

📖 La teksto O texto — toque em qualquer frase para ouvir

Ouça a lição inteira, frase a frase, ou toque numa frase específica.
Paĝo 10 · dek

Tio estas frukto. La nomo de la frukto estas banano. La koloro de la banano estas flava. Ankaŭ alia frukto estas flava: la citrono.

tio — isso, aquilo|ankoraŭ ne = ainda não · jam = já|tomato ankoraŭ ne matura · tomato jam matura
Paĝo 11 · dek unu

Karlo estas la frato de Vera. Karlo estas ankaŭ la frato de Lisa. Ŝi estas la fratino de Karlo. Ŝi estas ankaŭ la fratino de Vera. Ankaŭ Vera estas la fratino de Karlo. S-ro Hansen estas la patro de Karlo. Li estas ankaŭ la patro de Vera kaj Lisa. S-ino Hansen estas la patrino de Vera kaj Lisa kaj Karlo.

Karlo estas la filo de S-ro Hansen. Vera estas filino de S-ro Hansen. Ankaŭ Lisa estas filino de S-ro kaj S-ino Hansen. S-ro Hansen kaj S-ino Hansen estas gesinjoroj (= Ges-roj) Hansen. La patro kaj la patrino de Karlo estas la gepatroj de Karlo. Filo kaj filino estas gefiloj. Ankaŭ filoj kaj filinoj estas gefiloj. Frato(j) kaj fratino(j) estas gefratoj.

kiu? — Vera! · kiuj? — Vera kaj Lisa!|gesinjoroj = sinjoro + sinjorino|gepatroj = patro + patrino|gefratoj = frato + fratino|gefiloj · geknaboj|infanoj = gefiloj|Nini estas la pupo de Lisa
Paĝo 12 · dek du

Karlo, Vera kaj Lisa estas geknaboj. Ges-roj Hansen kaj la tri (3) infanoj estas la familio Hansen. En la familio estas tri infanoj: unu knabo kaj du (2) knabinoj.

Pluto estas la hundo de Karlo. Ankaŭ Vera havas beston. Ĝi havas nomon. La nomo de la besto estas Mimi.

kies = de kiu|ambaŭ = la du|kiu = 1 · kiuj = multaj|Karlo havas hundon
Paĝo 13 · dek tri

Lisa ne havas hundon. Ŝi ankaŭ ne havas katon. Ŝi havas pupon. Ĝi havas la nomon Nini. Pluto havas blankan koloron, kaj Mimi havas nigran koloron. Indianoj havas ruĝan koloron, kaj negroj havas nigran (brunan) koloron.

nur = ne aliaj, sed…|Pluto estas blanka · Pluto havas blankan koloron|Banano estas flava, se ĝi jam estas matura|Ĉokolado havas brunan koloron|Indianoj havas ruĝan koloron

✍️ Ekzercoj Exercícios — preencha e confira; toque para ouvir

a) Pri la teksto

  1. Mimi estas . La nomo de kato estas Mimi.
  2. Kiu estas nomo de hundo?
  3. La nomo de la estas Pluto.
  4. Karlo estas la de Vera. Vera estas la de Karlo.
  5. S-ino Hansen estas la de la infanoj. Lisa estas la de ges-roj Hansen.
  6. Kia estas koloro de Mimi? La koloro de Mimi estas .

b) Kio estas…?

Exemplo: Kio estas gepatroj? — Patro kaj patrino.

  1. Kio estas geknaboj?
    👁Knabo(j) kaj knabino(j).
  2. Kio estas gefiloj?
    👁Filo(j) kaj filino(j).
  3. Kio estas gefratoj?
    👁Frato(j) kaj fratino(j).
  4. Kio estas gesinjoroj?
    👁Sinjoro kaj sinjorino (um casal).

c) Kiu, kies

  1. estas la patro de Karlo? — Adam Hansen estas la patro de Karlo.
  2. estas la frato de Vera? — Karlo estas la frato de Vera.
  3. estas la fratino de Vera? — Lisa estas la fratino de Vera.
  4. estas la filinoj de s-ro Hansen? — Vera kaj Lisa estas la filinoj de s-ro Hansen.
  5. estas la nomo de la kato? — La nomo de la kato estas Mimi.
  6. estas la nomo de la flava frukto? — Banano estas la nomo de la flava frukto.
  7. estas la nomo de la ruĝa frukto? — Tomato estas la nomo de la ruĝa frukto.
  8. filo estas Karlo? — Li estas la filo de ges-roj Hansen.
  9. fratino estas Vera? — Ŝi estas la fratino de Lisa.
  10. hundo estas Pluto? — Ĝi estas la hundo de Karlo.

ĉ) La finaĵo —N!

Objeto direto leva -n: havas kat__n — complete as terminações -on.

  1. Karlo havas beston. Ĉu li havas kat? Ne, li ne havas kat, sed hund. Ĉu ĝi havas nom? Jes, ĝi havas la nom Pluto.

d) Respondu!

Responda por escrito, toque em ✔ Kontroli para verificar — e em 👁 para ver uma resposta modelo.

  1. Ĉu Vera havas fratinon?
    👁Jes, ŝi havas fratinon.
  2. Kiu estas la nomo de la fratino?
    👁La nomo de la fratino estas Lisa.
  3. Kiu estas la nomo de la frato?
    👁La nomo de la frato estas Karlo.
  4. Ĉu li havas gepatrojn?
    👁Jes, li havas gepatrojn.
  5. Ĉu li havas beston?
    👁Jes, li havas beston — hundon.
  6. Kies kato estas Mimi?
    👁Ĝi estas la kato de Vera.
  7. Kies filinoj estas Vera kaj Lisa?
    👁Ili estas la filinoj de ges-roj Hansen.
  8. Kia estas la koloro de la forta kafo?
    👁Ĝi estas nigra.
  9. Kia estas la koloro de Pluto?
    👁Ĝi estas blanka.
  10. Kia estas la koloro de la elefanto?
    👁Ĝi estas griza.
  11. Kiuj havas ruĝan koloron?
    👁Indianoj (kaj maturaj tomatoj).
  12. Kiuj havas nigran (brunan) koloron?
    👁Negroj (kaj Mimi).
  13. Kia estas la koloro de citrono, se ĝi jam estas matura?
    👁Ĝi estas flava.
  14. Kia estas la koloro de citrono, se ĝi ankoraŭ ne estas matura?
    👁Ĝi estas verda.

e) Elektu la ĝustan vorton

Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.

  1. Karlo estas la ______ de Vera.

  2. Lisa estas la ______ de Karlo.

  3. S-ino Hansen estas la ______ de Karlo.

  4. Karlo estas la ______ de S-ro Hansen.

  5. Vera kaj Lisa estas ______ de Ges-roj Hansen.

  6. Fratoj kaj fratinoj estas ______.

  7. La patro kaj la patrino estas ______.

  8. Mimi estas la kato ______ Vera.

  9. “Kies” signifas ______.

  10. La pupo de Lisa havas la nomon ______.

📚 Novaj vortoj As novas palavras — toque na palavra em Esperanto para ouvir

tio
isso, aquilo
matura
maduro
ankoraŭ
ainda
jam
frato
irmão
fratino
irmã
patro
pai
patrino
mãe
filo
filho
filino
filha
ges-roj
senhores (casal)
gepatroj
senhores e senhoras
gefiloj
filhos e filhas
geknaboj
garotos e garotas
gefratoj
irmãos e irmãs
infanoj
crianças
ambaŭ
ambos
kies
de quem, cujo
havi
ter, possuir
pupo
boneco, boneca
sidi
sentar-se, estar sentado
indianoj
índios
negroj
negros
nur
apenas
se
se (condicional)
← Leciono 2 Leciono 4 →

🎵 Kanto de la leciono A canção desta lição

Literoj kun ĉapelo

Tradicia melodio, adaptita por instrui la Esperantajn ĉapelitajn literojn