Os doze meses e os sete dias (januaro… decembro, lundo… dimanĉo), os comparativos pli/plej e o verbo ŝatas (gostar).
Januaro estas monato. Ankaŭ februaro estas monato. Unu jaro havas dek du (12) monatojn: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), dek unu (11), dek du (12). Januaro estas la unua (1-a) monato de la jaro, februaro estas la dua (2-a) monato de la jaro, marto estas la tria (3-a) monato, aprilo estas la kvara (4-a), majo estas la kvina (5-a), junio la sesa (6-a), julio la sepa (7-a), aŭgusto la oka (8-a), septembro la naŭa (9-a), oktobro la 10-a (deka), novembro la 11-a (dekunua) kaj decembro la 12-a (dekdua). Januaro estas la unua monato de la jaro, sed decembro estas la lasta monato de la jaro. Unu jaro havas dek du monatojn. Unu monato havas kvar semajnojn. Tri monatoj havas dek tri (13) semajnojn. Unu semajno havas sep tagojn. Du semajnoj havas dek kvar (14) tagojn.
La patro demandas — Lisa respondas
— Kiom da monatoj havas unu jaro?
— Ĝi havas dek du monatojn.
— Kiom da semajnoj havas unu jaro?
— Ĝi havas kvindek du (52) semajnojn.
— Kiom da semajnoj havas unu monato?
— Ĝi havas kvar semajnojn.
— Kiom da tagoj havas unu semajno?
— Ĝi havas sep tagojn.
— Ĉu vi scias la nomojn de la sep tagoj de la semajno, Lisa? — demandas la patro.
— Jes, — respondas Lisa, — mi scias ilin: dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo kaj sabato.
— Kiu monato estas la unua de la jaro?
— Januaro estas la unua monato de la jaro.
— Kiu monato estas la lasta de la jaro?
— Decembro estas la lasta monato de la jaro.
— Kiu tago estas la unua de la semajno?
— Dimanĉo estas la unua tago de la semajno.
— Kiu tago estas la lasta de la semajno?
— Sabato estas la lasta tago de la semajno.
— Kiu el la tagoj de la semajno estas la unua?
— Dimanĉo estas la unua tago de la semajno.
— Kiu el la tagoj de la semajno estas la kvara?
— Merkredo estas la kvara tago de la semajno.
— Kiu el la tagoj de la semajno estas la kvina?
— Ĵaŭdo estas la kvina tago de la semajno.
Vendredo estas la sesa, kaj sabato estas la sepa kaj lasta tago de la semajno.
— Kiu el la monatoj estas la naŭa?
— Septembro estas la naŭa.
— Kiu el la monatoj estas la lasta?
— Decembro estas la lasta monato de la jaro.
— Kiu estas la oka tago de la semajno?
— Ne ekzistas oka tago de la semajno, ĉar unu semajno havas nur sep tagojn.
— Kiu monato de la jaro estas la dektria?
— Ne ekzistas dektria monato de la jaro, ĉar unu jaro havas nur dek du monatojn.
Unu jaro estas longa tempo. Unu sekundo estas mallonga tempo. Mil (1000) kilometroj estas longa distanco, sed unu metro estas mallonga distanco. Malgrandaj cigaroj ordinare estas mallongaj. “Mediteraneo” estas longa vorto, sed “maro” estas mallonga vorto. Kelkaj stratoj estas longaj, aliaj estas mallongaj. Kelkaj homoj havas bonan fantazion, aliaj havas malbonan fantazion. Kelkaj filmoj estas bonaj, aliaj estas malbonaj. La pupoj de Lisa kaj Vera estas belaj, sed ekzistas en la mondo ankaŭ malbelaj pupoj. Malbela estas la muziko, se Vera ludas pianon. Sed bela ĝi estas, se talenta pianisto ludas ĝin.
Karlo kaj patro sidas kaj diskutas la problemojn de la moderna tempo. La patro diras inter alie, ke ankaŭ mono estas problemo, kaj ke multaj angloj diras, ke tempo estas mono.
Tempo estas mono?
— Patro, ĉu vi havas multan tempon?
— Jes, Karlo, mi havas multan tempon.
— Mi gratulas, ĉar vi havas multan monon.
— Ne, Karlo, la vortoj ne estas veraj.
Mi havas malmultan monon, sed multan tempon.
Ne ĉiam homoj diras verajn vortojn.
Se mi diras, ke mi havas multan monon, mi diras malverajn vortojn.
Kaj se vi diras, ke la distanco inter Kopenhago kaj Malmo estas longa, vi diras malverajn vortojn.
Se vi diras malverajn vortojn, vi mensogas.
Bonaj homoj ne mensogas.
Nur malbonaj homoj mensogas.
— Patro, ĉu mi mensogas, se mi diras, ke ni havas bonan patrinon?
— Ne, Karlo, vi ne mensogas, sed diras tre, tre verajn vortojn, ĉar ŝi estas la plej bona patrino en la tuta mondo.
La plej bona patro en la tuta mondo
— Kaj vi estas la plej bona patro en la tuta mondo.
Kaj nia domo estas la plej bela en la tuta urbo, kaj mi estas la plej forta knabo de la tuta strato.
— Karlo, ĉu vi nun ne mensogas?
Via kamarado estas pli forta ol vi.
La domo de lia patro estas pli bela ol nia.
Kaj lia patro estas pli bona patro ol mi, sed lia patrino ne estas pli bona ol via patrino.
— Patro, ĉu mi mensogas, se mi diras, ke nia aŭtomobilo estas pli bela, pli granda kaj pli moderna ol ilia?
— Vi ne mensogas, Karlo, sed nia aŭtomobilo estas pli nova ol ilia.
Nia estas la lasta modelo, la plej nova modelo de la fabriko.
En decembro estas granda festo, la festo de Kristo. Ĝi estas la naskiĝotago de Kristo. La nomo de la festo estas Kristnasko. Inter ĝi kaj la nova jaro estas unu semajno. Kristnasko estas ankaŭ la festo de la infanoj. Vi ne konas la vorton “naskiĝotago”, ĉar ĝi estas nova, sed nun vi komprenas ĝin. S-ino Hansen havas naskiĝotagon en marto, kaj Vera en septembro.
Kiam estas via naskiĝotago?
— Kiam estas la naskiĝotago de via frato, Lisa?
— Ĝi estas en januaro.
— Kiam estas via naskiĝotago?
— Ĝi estas en februaro, respondas Lisa.
— Kiam estas mia naskiĝotago?
— Patro, via naskiĝotago estas en aŭgusto.
— Kiam estas Kristnasko?
— Ĝi estas en decembro.
— Ĉu Kristnasko estas bona festo?
— Jes, ĝi estas tre, tre bona festo, la plej bona festo de la jaro.
— Vi ŝatas Kristnaskon.
Lisa ne respondas, ĉar ŝi ne komprenas la vorton “ŝatas”.
Kion vi ŝatas?
— Lisa, “ŝatas” estas nova vorto.
Vi ankoraŭ ne komprenas ĝin.
Mi ŝatas longan cigaron kaj bonan muzikon.
Via patrino ŝatas fortan kafon kaj belajn florojn.
Karlo ŝatas romanojn pri indianoj, Vera ŝatas romanojn pri junaj knabinoj kaj modernan muzikon.
Kaj vi ŝatas pupojn kaj bestojn.
Ĉu vi nun komprenas la vorton “ŝatas”?
— Jes, nun mi komprenas ĝin.
Mi ŝatas pomojn, pirojn, bananojn kaj aliajn fruktojn.
Vera ŝatas filmojn pri aliaj landoj kaj kontinentoj, kaj Karlo ŝatas kriminalfilmojn.
— Lisa, ĉu vi scias, ke nia nigra kato ŝatas kafon kaj limonadon?
— Ne, Mimi ne ŝatas kafon, ankaŭ ne limonadon, sed lakton, la blankan bonan lakton.
— Ĉu ankaŭ Pluto ŝatas lakton?
— Ne, ĝi ne ŝatas la bonan lakton, sed mi ŝatas ĝin.
— Ĉu vi ne gratulas Pluton?
— Kial?
— Ĉar ĝi havas naskiĝotagon!
— Pluto, mi gratulas vin!
Perguntas pessoais e de conhecimento — o 👁 traz uma sugestão.
Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.
Unu jaro havas dek du ______.
Dimanĉo estas la ______ tago de la semajno.
Merkredo estas la ______ tago de la semajno.
Decembro estas la ______ monato de la jaro.
Via kamarado estas ______ forta ol vi.
Ŝi estas la ______ bona patrino en la tuta mondo.
La malo de “longa” estas ______.
Karlo ______ romanojn pri indianoj.
Kristnasko estas en ______.
Septembro estas la ______ monato de la jaro.
Poemo de L. L. Zamenhof · Muziko: Markone Froes