📗

Leciono 6 — ses

Os doze meses e os sete dias (januaro… decembro, lundo… dimanĉo), os comparativos pli/plej e o verbo ŝatas (gostar).

⏳ Áudio ainda não gravado — toque em outra frase ou volte em breve.

📖 La teksto O texto — toque em qualquer frase para ouvir

Ouça a lição inteira, frase a frase, ou toque numa frase específica.
Paĝo 24 · dudek kvar

Januaro estas monato. Ankaŭ februaro estas monato. Unu jaro havas dek du (12) monatojn: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), dek unu (11), dek du (12). Januaro estas la unua (1-a) monato de la jaro, februaro estas la dua (2-a) monato de la jaro, marto estas la tria (3-a) monato, aprilo estas la kvara (4-a), majo estas la kvina (5-a), junio la sesa (6-a), julio la sepa (7-a), aŭgusto la oka (8-a), septembro la naŭa (9-a), oktobro la 10-a (deka), novembro la 11-a (dekunua) kaj decembro la 12-a (dekdua). Januaro estas la unua monato de la jaro, sed decembro estas la lasta monato de la jaro. Unu jaro havas dek du monatojn. Unu monato havas kvar semajnojn. Tri monatoj havas dek tri (13) semajnojn. Unu semajno havas sep tagojn. Du semajnoj havas dek kvar (14) tagojn.

Paĝo 25 · dudek kvin

Unu jaro estas longa tempo. Unu sekundo estas mallonga tempo. Mil (1000) kilometroj estas longa distanco, sed unu metro estas mallonga distanco. Malgrandaj cigaroj ordinare estas mallongaj. “Mediteraneo” estas longa vorto, sed “maro” estas mallonga vorto. Kelkaj stratoj estas longaj, aliaj estas mallongaj. Kelkaj homoj havas bonan fantazion, aliaj havas malbonan fantazion. Kelkaj filmoj estas bonaj, aliaj estas malbonaj. La pupoj de Lisa kaj Vera estas belaj, sed ekzistas en la mondo ankaŭ malbelaj pupoj. Malbela estas la muziko, se Vera ludas pianon. Sed bela ĝi estas, se talenta pianisto ludas ĝin.

Karlo kaj patro sidas kaj diskutas la problemojn de la moderna tempo. La patro diras inter alie, ke ankaŭ mono estas problemo, kaj ke multaj angloj diras, ke tempo estas mono.

Paĝo 26 · dudek ses
longa — mallonga|granda — malgranda|bona — malbona|bela — malbela|bona — pli bona — plej bona

En decembro estas granda festo, la festo de Kristo. Ĝi estas la naskiĝotago de Kristo. La nomo de la festo estas Kristnasko. Inter ĝi kaj la nova jaro estas unu semajno. Kristnasko estas ankaŭ la festo de la infanoj. Vi ne konas la vorton “naskiĝotago”, ĉar ĝi estas nova, sed nun vi komprenas ĝin. S-ino Hansen havas naskiĝotagon en marto, kaj Vera en septembro.

Lisa ne respondas, ĉar ŝi ne komprenas la vorton “ŝatas”.

Paĝo 27 · dudek sep
5 estas pli ol 4|naskiĝo + tago = naskiĝotago|kiam = en kiu tempo?|la infano naskiĝis
Vera ŝatas muzikon = Vera muzikon ŝatas = Muzikon ŝatas Vera|la vortordo estas libera

✍️ Ekzercoj Exercícios — preencha e confira; toque para ouvir

a) Pri la teksto

  1. Januaro estas la monato de la jaro.
  2. Aŭgusto estas la monato.
  3. Junio estas la monato.
  4. Decembro estas la monato.
  5. Unu jaro havas nur dek du monatojn; ĝi ne havas monatojn.
  6. Unu monato havas kvar .
  7. Unu semajno havas sep .
  8. La sep tagoj de la semajno estas , , , , , kaj .
  9. Dimanĉo estas la tago de la semajno.
  10. Decembro estas la dekdua kaj monato de la jaro.
  11. tago estas la unua de la semajno?
  12. Dimanĉo estas la tago de la semajno.
  13. el la tagoj de la semajno estas mardo?
  14. da tagoj havas unu semajno?
  15. da monatoj havas unu jaro?
  16. el la geknaboj havas katon? — Vera havas katon.
  17. estas la naskiĝotago de Karlo? — Ĝi estas en januaro.
  18. Kristnasko estas granda en decembro. Inter ĝi kaj la jaro estas unu semajno.
  19. Karlo romanojn pri indianoj, sed Vera ŝatas romanojn junaj knabinoj.
  20. Lisa ne komprenas la vorton “ŝatas”? — Ĉar ĝi estas nova.
  21. S-ino Hansen estas la plej bona patrino en la mondo.
  22. La kamarado estas forta ol Karlo.

b) Ni demandas kaj vi respondas!

Perguntas pessoais e de conhecimento — o 👁 traz uma sugestão.

  1. Kiom da semajnoj havas unu jaro?
    👁Kvindek du (52) semajnojn.
  2. Kiu monato estas la lasta de la jaro?
    👁Decembro.
  3. Kiam Vera havas naskiĝotagon?
    👁En septembro.
  4. En kiu monato estas via naskiĝotago?
    👁Ekz.: En majo.
  5. En kiu monato estas Kristnasko?
    👁En decembro.
  6. Ĉu mi mensogas, se mi diras, ke moderna muziko estas tre, tre bela?
    👁Ne, vi ne mensogas (se vi ŝatas ĝin!).
  7. Ĉu vi ofte diskutas grandajn problemojn kun viaj gekamaradoj?
    👁Jes / Ne / Iafoje.
  8. Ĉu vi komprenas ĉiam la vortojn de la lecionoj?
    👁Jes / Preskaŭ ĉiam / Ne.
  9. Ĉu vi ĉiam diras multajn vortojn?
    👁Jes / Ne.
  10. Kio estas pli bona, tempo aŭ mono?
    👁Tempo! (aŭ mono…)
  11. Kio estas pli bona, kafo aŭ teo?
    👁Kafo / Teo.
  12. Kiu besto tre ŝatas lakton?
    👁La kato (Mimi).

c) Elektu la ĝustan vorton

Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.

  1. Unu jaro havas dek du ______.

  2. Dimanĉo estas la ______ tago de la semajno.

  3. Merkredo estas la ______ tago de la semajno.

  4. Decembro estas la ______ monato de la jaro.

  5. Via kamarado estas ______ forta ol vi.

  6. Ŝi estas la ______ bona patrino en la tuta mondo.

  7. La malo de “longa” estas ______.

  8. Karlo ______ romanojn pri indianoj.

  9. Kristnasko estas en ______.

  10. Septembro estas la ______ monato de la jaro.

📚 Novaj vortoj As novas palavras — toque na palavra em Esperanto para ouvir

april
abril
aŭgusto
agosto
decembro
dezembro
dimanĉo
domingo
fabriko
fábrica
februaro
fevereiro
festo
festa
gratuli
dar parabéns
inter alie
entre outras (coisas)
januaro
janeiro
jaro
ano
julio
julho
junio
junho
ĵaŭdo
quinta-feira
kalendaro
calendário
kilometro
quilômetro
kompreni
compreender
Kristnasko
Natal
Kristo
Cristo
lakto
leite
longa
longo
lundo
segunda-feira
majo
maio
mardo
terça-feira
marto
março
mensogi
mentir (dizer mentiras)
merkredo
quarta-feira
metro
metro
mil
mil
modelo
modelo
monato
mês
mono
dinheiro
naskiĝotago
dia do nascimento
nova
novo
novembro
novembro
oktobro
outubro
ol
do que (com "pli")
plej
o mais
pli
mais (comparativo)
problemo
problema
romano
romance (estilo literário)
sabato
sábado
sekundo
segundo (tempo)
semajno
semana
septembro
setembro
ŝati
gostar (de)
talento
talento
tempo
tempo
tuta
total, inteiro
vendredo
sexta-feira
vera
verdadeiro
← Leciono 5 Leciono 7 →

🎵 Kanto de la leciono A canção desta lição

Ho, mia kor'

Poemo de L. L. Zamenhof · Muziko: Markone Froes