📗

Leciono 7 — sep

Os números até unu miliardo, as estações (vintro, printempo, somero, aŭtuno), o relógio (kioma horo estas?) e os comparativos pli/malpli/plej.

⏳ Áudio ainda não gravado — toque em outra frase ou volte em breve.

📖 La teksto O texto — toque em qualquer frase para ouvir

Ouça a lição inteira, frase a frase, ou toque numa frase específica.
Paĝo 29 · dudek naŭ

Unu, du, tri estas nombroj. Lisa nombras pomojn: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, dek unu, dek du, dek tri, dek kvar, dek kvin (15), dek ses (16), dek sep (17), dek ok (18), dek naŭ (19), dudek (20), dudek unu (21), dudek du (22), dudek tri (23)... dudek naŭ (29), tridek (30), tridek unu (31), tridek du (32)... kvardek (40)... kvindek (50)... sesdek (60)... sepdek (70)... okdek (80)... naŭdek (90)... cent (100). Dek estas unu kaj nulo. Cent estas unu kaj du nuloj. Unu kaj tri nuloj estas mil. Unu kaj kvar nuloj estas dek mil. Unu kaj kvin nuloj estas cent mil. Unu kaj ses nuloj estas unu miliono. Mil milionoj estas unu miliardo.

nulo = 0|nombru! = 1, 2, 3…|ŝi nombras
Paĝo 30 · tridek
kiu jaro estas? = ni havas kiun jaron?|banano estas tio|li diras tion

Karlo skribas kelkajn nombrojn kaj diras al Vera:

Karlo skribas la nombron 8 kaj diras al Lisa:

Paĝo 31 · tridek unu
dek-jara = havas dek jarojn|3 estas malpli ol 4

Unu jaro estas longa tempo. Unu sekundo estas mallonga tempo. Unu jaro estas pli longa tempo ol unu monato. Unu monato estas pli longa tempo ol unu semajno. Januaro estas pli longa tempo ol februaro, ĉar februaro havas nur dudek ok aŭ dudek naŭ tagojn, sed januaro havas tridek unu. Karlo estas pli granda ol Vera. Karlo estas pli aĝa ol Vera, ĉar li havas 13 jarojn, kaj ŝi havas nur dek unu. Vera estas pli aĝa ol Lisa, sed Karlo estas la plej aĝa. Vera estas pli forta ol Lisa, sed Karlo estas la plej forta el ĉiuj gefratoj. Vera estas malpli forta ol Karlo. Ŝi estas ankaŭ malpli granda. Februaro estas malpli longa monato ol januaro, kaj unu semajno estas malpli longa ol unu monato. Karlo demandas, kaj Lisa respondas. Se Lisa ne scias, Vera respondas. La du grandaj gefratoj instruas la malgrandan fratinon, kaj ŝi lernas. Ŝi lernas pri la tempo. Vera kaj Karlo instruas ŝin pri la tempo.

Paĝo 32 · tridek du
ŝi estas bona · ŝi pensas bone|10-a de januaro = deka [tago] de januaro|hodiaŭ = la tago nun
Paĝo 33 · tridek tri

Junio, julio kaj aŭgusto estas la varmaj monatoj de la jaro, sed la malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro. La nomo de la varmaj monatoj estas somero. Decembro, januaro kaj februaro estas vintro. Vintro estas la malvarma sezono, somero estas la varma sezono. La jaro havas kvar sezonojn: vintro, printempo, somero kaj aŭtuno. Printempo estas la plej bela sezono. Majo estas la plej bela monato de la jaro, diras multaj homoj. Aliaj diras, ke ankaŭ aprilo, junio kaj... kaj... ĉiuj aliaj monatoj estas belaj. Ne nur la somero estas bona sezono, sed ankaŭ ĉiuj aliaj. Ne nur ni diras tion, sed ĉiuj aliaj en nia familio. Ne ĉiuj homoj en la mondo havas la varman sezonon en junio, julio kaj aŭgusto. Kelkaj havas ĝin en decembro, januaro kaj februaro.

horloĝo|Kioma horo estas? — Estas la 3-a horo!|1/2 = duona|1/4 = kvarona

Tio estas horloĝo. Ĝi havas du montrilojn, unu estas longa, la alia estas mallonga. Ili montras la tempon. La longa montras la minutojn, kaj la mallonga montras la horojn. Unu horo havas sesdek minutojn, kaj unu minuto havas sesdek sekundojn.

Sed se la longa montrilo ne montras 12, ŝi ne scias, kioma horo estas. Karlo kaj Vera instruas ŝin, kaj Lisa lernas nun pri la horoj kaj la horloĝo. Unu tago havas dek du (12) horojn. Ankaŭ la nokto havas dek du horojn. Unu tag-nokto havas dudek kvar (24) horojn. Unu horo havas sesdek (60) minutojn. Tridek (30) minutoj estas duona horo. Dek kvin (15) minutoj estas kvarona horo. Sesdek (60) minutoj estas tuta horo.

Paĝo 34 · tridek kvar

✍️ Ekzercoj Exercícios — preencha e confira; toque para ouvir

a) Numeroj

  1. Tridek ses = 36. Kvindek du = . Okdek unu = . Cent kvardek naŭ = . Kvarcent dek tri = . Du mil dudek kvin = .
  2. Unu jaro havas 12 .
  3. Unu monato havas 30 aŭ 31 .
  4. Unu monato havas kvar .
  5. Unu semajno havas 7 .
  6. Unu tago havas 12 .
  7. Unu nokto havas 12 .
  8. Unu horo havas 60 .
  9. La longa montrilo montras 8 kaj la mallonga montras inter 4 kaj 5. Kioma horo estas?
    👁La kvara kaj kvardek (4:40; dudek antaŭ la kvina).
  10. La longa montrilo montras 1 kaj la mallonga montras 7. Kioma horo estas?
    👁La sepa kaj kvin (7:05; kvin post la sepa).

b) Ki… — kiam? kiom? kioma?

  1. estas la naskiĝotago de Vera? — Ĝi estas la dek-dua de oktobro.
  2. da minutoj estas unu horo? — Unu horo estas 60 minutoj.
  3. horo estas nun? — Estas 5 minutoj antaŭ la 7a horo.
  4. da minutoj estas duona horo? — Duona horo estas tridek minutoj.

c) Mankas vortoj. Skribu ilin!

  1. Karlo estas forta ol Vera.
  2. Vera estas granda ol Lisa.
  3. Vera estas forta Karlo.
  4. Vera estas aĝa ol Karlo.
  5. Lisa estas aĝa ol Vera.
  6. Vera estas aĝa ol Lisa.
  7. Februaro estas longa monato marto.
  8. Marto estas longa ol aprilo.
  9. Aprilo estas longa ol marto.
  10. Oktobro kaj decembro estas longaj.

ĉ) Respondu la demandojn

Perguntas de conhecimento — o 👁 traz a resposta.

  1. Kiu nombro havas 1 kaj ses nulojn?
    👁Unu miliono.
  2. Kiom da minutoj havas tuta horo?
    👁Sesdek (60) minutojn.
  3. Kiom da sekundoj havas kvarona minuto?
    👁Dek kvin (15).
  4. Kiam estas la naskiĝotago de Karlo?
    👁En januaro (la 10-a de januaro).
  5. Kiam vi havas naskiĝotagon?
    👁Ekz.: En majo.
  6. Kioma horo estas precize nun?
    👁Ekz.: Estas la tria horo posttagmeze.
  7. Ĉu Lisa havas kvar aŭ kvin jarojn?
    👁Ŝi havas kvar jarojn (ŝi estas 4-jara).
  8. Kiom da jaroj havas Vera?
    👁Dek unu (11) jarojn.

d) Elektu la ĝustan vorton

Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.

  1. Unu kaj ses nuloj estas ______.

  2. Unu horo havas ______ minutojn.

  3. Tridek minutoj estas ______ horo.

  4. Karlo estas pli aĝa ol Vera — li havas ______ jarojn.

  5. Vera estas ______ aĝa ol Karlo.

  6. Oktobro kaj decembro estas ______ longaj.

  7. Printempo estas la ______ bela sezono.

  8. La mallonga montrilo de la horloĝo montras ______.

  9. La longa montrilo montras 12 kaj la mallonga montras 3. Kioma horo estas? — Estas ______.

  10. Antaŭ lundo estas ______.

📚 Novaj vortoj As novas palavras — toque na palavra em Esperanto para ouvir

aĝa
idoso
aĝi
ter a idade de
aĝo
idade
antaŭ
antes de, diante de
aŭtuno
outono
ĉiuj
todos
dato
data
duona
meio, metade
ĝis
até
hodiaŭ
hoje
horloĝo
relógio
instrui
ensinar
inteligenta
inteligente
kvarona
1/4, um quarto
lerni
aprender
manki
fazer falta
miliardo
bilhão
miliono
milhão
montri
mostrar
montrilo
mostrador, ponteiro
nokto
noite
nombri
calcular, contar
nombro
número, quantidade
nulo
zero
pensi
pensar
post
depois de
precize
precisamente
printempo
primavera
same
igualmente
skribi
escrever
somero
verão
tuj
logo, imediatamente
varma
quente
vintro
inverno
← Leciono 6 Leciono 8 →

🎵 Kanto de la leciono A canção desta lição

Ĝardenistino

Originala titolo: Jardineira · Verkis: Benedito Lacerda kaj Humberto Porto · Traduko: Vitor Mendes