O corpo humano (kapo, brakoj, okuloj, gamboj…), os verbos dos sentidos, o pronome oni e a diferença kie/kien.
Estas dimanĉo en la bela monato majo. Karlo sidas en la ĝardeno. Li sidas sur benko. Ankaŭ Lisa sidas sur la benko. Lisa sidas apud Karlo. Apud la benko staras arbo. Ĝi estas granda pomarbo. Antaŭ Lisa kuŝas ŝia pupo. Antaŭ la benko staras tablo. Malantaŭ la tablo staras seĝo. Sur ĝi sidas Vera kaj skribas. Ŝia papero kuŝas sur la tablo. Ŝi skribas multajn vortojn kaj nombrojn. Ankaŭ Karlo havas paperon. Ĝi kuŝas sur la sama tablo kiel la papero de Vera. Li ne skribas sur la papero, sed desegnas. Li desegnas homon. Li ne desegnas bone. La homo ne estas bela, sed tre malbela. Ĝi havas du brakojn, du gambojn kaj unu kapon. Ĉiu homo havas du brakojn, du gambojn kaj unu kapon. Sur la kapo kreskas haroj. Ĉiu homo havas harojn sur la kapo. Kelkaj havas blondajn harojn, aliaj havas nigrajn harojn. Ankaŭ la vizaĝo de la viroj havas harojn. Ili estas la barbo. Virinoj ne havas barbon. Ankaŭ ne knaboj kaj knabinoj.
Karlo desegnas homon
— Ĉu mia viro ne estas bela? — demandas Karlo, sed Lisa tuj respondas, ke ĝi estas tre, tre malbela.
— Ĉu vi scias, kio kreskas sur la kapo de mia viro?
— Jes, Karlo, estas haroj.
Sed ili ne estas belaj, ĉar ili estas mallongaj.
Vera kaj mi havas belajn harojn, ĉar ili estas longaj.
— Ĉu vi scias, kio kreskas sur lia vizaĝo?
— Jes, estas barbo. Kial vi ne havas barbon?
— Ĉar mi ne estas viro, ankoraŭ ne. Mi estas nur knabo. Kaj vi estas nur malgranda knabino.
La vizaĝo havas du okulojn, unu nazon kaj unu buŝon. La kapo havas ankaŭ du orelojn. Kelkaj homoj havas grandajn orelojn, aliaj havas malgrandajn. Karlo havas grandajn, sed Lisa havas tre, tre malgrandajn. La nazo estas inter la okuloj. Ĉiu homo havas nazon, ĉiu homo havas ankaŭ du okulojn. Kelkaj homoj havas bluajn okulojn, aliaj havas brunajn. Sub la nazo estas la buŝo. La buŝo de la sinjorinoj estas ruĝa. Ĉiu homo havas nazon, kelkaj havas grandan, aliaj havas malgrandan nazon.
— Lisa, ĉu ĉiuj homoj en la tuta mondo havas buŝon?
— Jes, ankaŭ vi kaj mi. Via buŝo estas pli granda ol mia. Tion diras mia patrino.
Kial la buŝo de Vera ne estas ruĝa kiel la buŝo de nia patrino?
— Ĉar ŝi ankoraŭ ne estas granda virino.
Lisa, vi havas bluajn okulojn.
Rigardu miajn kaj diru, ĉu ankaŭ ili estas bluaj!
Ŝi rigardas kaj diras:
— Viaj okuloj estas bluaj. Kaj ankaŭ la okuloj de Vera estas bluaj.
— Kio estas sub via nazo?
— Sub ĝi estas mia buŝo.
— Kio kuŝas sub la tablo?
— Pluto kaj Mimi. La kato apud la hundo.
Ĉiu brako havas manon, kaj ĉiu mano havas kvin fingrojn. Ĉiu gambo havas piedon, kaj ĉiu piedo havas kvin piedfingrojn. La piedoj estas sub la gamboj.
Kiom da fingroj?
— Lisa, kiom da fingroj havas ĉiu mano?
— Ĝi havas kvin fingrojn.
— Kiom da manoj vi havas?
— Mi havas du manojn.
— Kiom da fingroj vi do havas?
— Mi havas... (paŭzo, ĉar Lisa nombras ĉiujn fingrojn)... dek fingrojn.
— Bone, Lisa, vi nombras korekte. Ĉu vi scias ankaŭ, kiom da gamboj vi havas?
— Jes, mi havas du gambojn.
— Kiom da piedfingroj havas ĉiu piedo?
— Ĉiu piedo havas kvin piedfingrojn, kaj ĉar mi havas du piedojn, mi do havas... (malgranda paŭzo)... dek piedfingrojn.
— Lisa, ĉu vi scias, kiom da haroj estas sur via kapo?
— Ne, Karlo, ankaŭ vi ne scias tion.
— Jes, mi scias la precizan nombron.
Ĝi estas okcent mil sepcent kvindek tri.
— Ne, Karlo, tion mi ne kredas.
— Nombru ilin, se vi ne kredas.
Sed Lisa ne nombras la harojn. Ŝi ankaŭ ne kredas lin. La kamarado de Karlo ne estas en la ĝardeno, kie la gefiloj de Ges-roj Hansen sidas, ĉar li estas malantaŭ la domo, kie li loĝas. Li faras aŭtomobilon. Li faras ĝin el malnovaj kestoj. Li havas bonajn kaj fortajn manojn kaj faras ofte malgrandajn objektojn, ekzemple pupo-liton por la malgranda fratino, ŝipon por la malgranda frato kaj pupo-teatron por la pli granda fratino. Ankaŭ grandajn objektojn li faras, ekzemple la aŭtomobilon, sed ĝi ne estas por la gefratoj, sed por li mem. La kvar radojn sub la aŭtomobilo li ne mem faras, sed li aĉetas ilin en malnova kaj malgranda butiko. Nun la aŭtomobilo funkcias. Ĝi veturas. Ĝi veturas al la ĝardeno de Karlo, Vera kaj Lisa. La kamarado (Paŭlo estas lia nomo) mem sidas en ĝi. Ĝi veturas per liaj piedoj.
Paŭlo prezentas ĝin. Ĉiuj tri gefratoj, unu post la alia, veturas en ĝi ĉirkaŭ la domo. Post tio Paŭlo veturas al la domo, kie li mem loĝas. Post la paŭzo, Karlo, Vera kaj Lisa denove sidas ĉe la tablo. Vera denove skribas nombrojn kaj vortojn, kaj Karlo denove desegnas. Li diras al Lisa:
Kion ni faras per la okuloj?
— Kio estas tio?
— Tio estas la okuloj.
— Kion ni faras per la okuloj?
— Per la okuloj ni vidas.
— Ĉu vi vidas bone?
— Jes, mi vidas bone. Sed nia avino en Svedujo ne vidas bone.
Ŝi kuŝas en hospitalo, ĉar ŝi estas malsana.
Ŝi vidas tre malbone per la okuloj.
Ŝi havas malsanajn okulojn.
Nia avo estas sana kaj forta.
Li ne estas en la hospitalo.
— Kie vi kuŝas, kiam vi estas malsana?
— Mi kuŝas en mia lito. Mi kuŝas kaj dormas.
— Kiam vi dormas?
— Mi dormas en la nokto.
— Kiom da horoj vi dormas en la nokto?
— Mi dormas ok ĝis dek horojn.
— Kion havas Vera en la manoj?
— Ŝi havas libron.
Ĝi estas romano.
Ŝi legas ĝin.
Ŝi diras, ke ĝi estas romano pri grandaj knabinoj.
Ŝi legas multajn interesajn romanojn.
— Kial vi ne legas romanojn?
— Karlo, vi scias, ke mi estas tre malgranda.
— Kion legas mi?
— Ordinare vi legas romanojn pri indianoj kaj negroj. Sed nun vi ne legas.
— Kion vi faras per la nazo?
— Per la nazo mi flaras.
Sed ne nur mi flaras, ankaŭ vi kaj ĉiu homo.
— Jes, Lisa, oni flaras per la nazo.
“Oni” estas mi kaj vi kaj ĉiuj homoj.
— Ĉu vi ofte flaras parfumon ĉe nia patrino?
— Ne, sed ĉe nia onklino en Malmo. Ŝi havas tre bonan parfumon.
— Kion oni faras per la oreloj?
— Per la oreloj oni aŭdas.
— Ĉu vi aŭdas bone?
— Jes, mi aŭdas bone, sed vi ne ĉiam aŭdas bone.
Ofte nia patrino diras vian nomon, sed vi ne aŭdas.
— Malgranda fratino! Viajn vortojn mi ne komprenas! Diru, kion oni faras per la buŝo!
— Per la buŝo oni parolas.
Kelkaj homoj parolas multe, aliaj parolas malmulte.
Per la buŝo oni ankaŭ trinkas.
Oni trinkas kafon, lakton, teon kaj limonadon.
Kelkaj homoj trinkas multe, aliaj trinkas malmulte.
Oni ankaŭ manĝas per la buŝo.
Oni manĝas ĉokoladon, bananojn, tomatojn kaj pomojn.
— Ĉu vi scias, kion oni faras per la kapo?
Lisa pensas kaj diras: ne, mi ne scias.
— Mi diras tion al vi: per la kapo oni studas kaj pensas.
Vi ankoraŭ ne pensas multe, sed nia patro pensas multe.
Li pensas pri la problemoj de la mondo.
Li ne parolas multe, sed li pensas multe.
— Ĉu vi scias, kion oni faras per la gamboj?
— Jes, oni staras kaj iras. Vidu! Vera iras nun al nia patrino. Ŝi ne iras al la domo de la kamaradino.
— Kien ŝi iras?
— Ŝi iras al nia patrino.
— Ĉu vi scias, kien mi iras nun?
— Vi iras al ĉokolado-butiko, ĉu ne?
— Ne, Lisa, ĉar vi ne ŝatas ĉokoladon, mi ne iras al butiko, sed mi iras al mia kamarado kun la aŭtomobilo.
Complete a palavra interrogativa (Ki…): kie, kien, kiom, kion.
Perguntas pessoais e de conhecimento — o 👁 traz uma sugestão.
Múltipla escolha — clique numa opção em cada frase e depois toque em ✔ Kontroli.
Oni vidas per la ______.
Oni aŭdas per la ______.
Sur la kapo kreskas ______.
Ĉiu mano havas ______ fingrojn.
Ĉiu homo havas ______ kapon.
La nazo estas ______ la okuloj.
La buŝo estas ______ la nazo.
Virinoj ne havas ______.
Paŭlo faras la aŭtomobilon el malnovaj ______.
— Kien vi iras? — Mi iras ______ la butiko.